forked from shulp2211/hedges
-
Notifications
You must be signed in to change notification settings - Fork 0
/
WizardOfOzInEsperanto.txt
4958 lines (4931 loc) · 216 KB
/
WizardOfOzInEsperanto.txt
1
2
3
4
5
6
7
8
9
10
11
12
13
14
15
16
17
18
19
20
21
22
23
24
25
26
27
28
29
30
31
32
33
34
35
36
37
38
39
40
41
42
43
44
45
46
47
48
49
50
51
52
53
54
55
56
57
58
59
60
61
62
63
64
65
66
67
68
69
70
71
72
73
74
75
76
77
78
79
80
81
82
83
84
85
86
87
88
89
90
91
92
93
94
95
96
97
98
99
100
101
102
103
104
105
106
107
108
109
110
111
112
113
114
115
116
117
118
119
120
121
122
123
124
125
126
127
128
129
130
131
132
133
134
135
136
137
138
139
140
141
142
143
144
145
146
147
148
149
150
151
152
153
154
155
156
157
158
159
160
161
162
163
164
165
166
167
168
169
170
171
172
173
174
175
176
177
178
179
180
181
182
183
184
185
186
187
188
189
190
191
192
193
194
195
196
197
198
199
200
201
202
203
204
205
206
207
208
209
210
211
212
213
214
215
216
217
218
219
220
221
222
223
224
225
226
227
228
229
230
231
232
233
234
235
236
237
238
239
240
241
242
243
244
245
246
247
248
249
250
251
252
253
254
255
256
257
258
259
260
261
262
263
264
265
266
267
268
269
270
271
272
273
274
275
276
277
278
279
280
281
282
283
284
285
286
287
288
289
290
291
292
293
294
295
296
297
298
299
300
301
302
303
304
305
306
307
308
309
310
311
312
313
314
315
316
317
318
319
320
321
322
323
324
325
326
327
328
329
330
331
332
333
334
335
336
337
338
339
340
341
342
343
344
345
346
347
348
349
350
351
352
353
354
355
356
357
358
359
360
361
362
363
364
365
366
367
368
369
370
371
372
373
374
375
376
377
378
379
380
381
382
383
384
385
386
387
388
389
390
391
392
393
394
395
396
397
398
399
400
401
402
403
404
405
406
407
408
409
410
411
412
413
414
415
416
417
418
419
420
421
422
423
424
425
426
427
428
429
430
431
432
433
434
435
436
437
438
439
440
441
442
443
444
445
446
447
448
449
450
451
452
453
454
455
456
457
458
459
460
461
462
463
464
465
466
467
468
469
470
471
472
473
474
475
476
477
478
479
480
481
482
483
484
485
486
487
488
489
490
491
492
493
494
495
496
497
498
499
500
501
502
503
504
505
506
507
508
509
510
511
512
513
514
515
516
517
518
519
520
521
522
523
524
525
526
527
528
529
530
531
532
533
534
535
536
537
538
539
540
541
542
543
544
545
546
547
548
549
550
551
552
553
554
555
556
557
558
559
560
561
562
563
564
565
566
567
568
569
570
571
572
573
574
575
576
577
578
579
580
581
582
583
584
585
586
587
588
589
590
591
592
593
594
595
596
597
598
599
600
601
602
603
604
605
606
607
608
609
610
611
612
613
614
615
616
617
618
619
620
621
622
623
624
625
626
627
628
629
630
631
632
633
634
635
636
637
638
639
640
641
642
643
644
645
646
647
648
649
650
651
652
653
654
655
656
657
658
659
660
661
662
663
664
665
666
667
668
669
670
671
672
673
674
675
676
677
678
679
680
681
682
683
684
685
686
687
688
689
690
691
692
693
694
695
696
697
698
699
700
701
702
703
704
705
706
707
708
709
710
711
712
713
714
715
716
717
718
719
720
721
722
723
724
725
726
727
728
729
730
731
732
733
734
735
736
737
738
739
740
741
742
743
744
745
746
747
748
749
750
751
752
753
754
755
756
757
758
759
760
761
762
763
764
765
766
767
768
769
770
771
772
773
774
775
776
777
778
779
780
781
782
783
784
785
786
787
788
789
790
791
792
793
794
795
796
797
798
799
800
801
802
803
804
805
806
807
808
809
810
811
812
813
814
815
816
817
818
819
820
821
822
823
824
825
826
827
828
829
830
831
832
833
834
835
836
837
838
839
840
841
842
843
844
845
846
847
848
849
850
851
852
853
854
855
856
857
858
859
860
861
862
863
864
865
866
867
868
869
870
871
872
873
874
875
876
877
878
879
880
881
882
883
884
885
886
887
888
889
890
891
892
893
894
895
896
897
898
899
900
901
902
903
904
905
906
907
908
909
910
911
912
913
914
915
916
917
918
919
920
921
922
923
924
925
926
927
928
929
930
931
932
933
934
935
936
937
938
939
940
941
942
943
944
945
946
947
948
949
950
951
952
953
954
955
956
957
958
959
960
961
962
963
964
965
966
967
968
969
970
971
972
973
974
975
976
977
978
979
980
981
982
983
984
985
986
987
988
989
990
991
992
993
994
995
996
997
998
999
1000
La MIRINDA SORĈISTO de OZ
I l u s t r i t a d e
Tradukita de DONALD BROADRIBB
Ĉi tiu eldono konsistas el reviziita formo de la traduko
kiu unue aperis en 1996. La ilustraĵoj estas nove skanitaj,
kaj la plejparto de la desegnaĵoj malantaŭ la teksto estas
reproduktita kun surpresita Esperanta teksto. Tamen la
aktuala eldono estas provizora, ĉar unu-du malantaŭtek-
staj ilustraĵoj estas nekompletaj pro sia komplekseco.
Laŭeble, la enpaĝigado kaj la lokado de la tekstoj kaj
entekstaj ilustraĵoj fidele reproduktas tiujn de la originala
Anglalingva eldono.
La Mirinda Sorĉisto de Oz
De Baum, L. Frank (Lyman Frank), 1856 –1919
Ilustrita de Denslow, W[illiam] W[allace], 1856 –1914
Tradukita el la Angla en Esperanton de Broadribb,
Donald (Donald Richard), 1933 –.
Traduko © Donald Broadribb 2001
Unue eldonita en la Angla kiel
The Wonderful Wizard of Oz
de George M. Hill Co, 1900.
Unua Esperanta eldono:
La Mirinda Sorĉisto de Oz, eld.
BOOKLEAF PUBLISHING, Beverley WA 6302, Aŭstralio, 1996.
ENKONDUKO.
Folkloro, legendoj, mitoj kaj fe-rakontoj estis parto
de la infaneco dum la tuta historio, ĉar ĉiu sana infano
havas bonkarakteran kaj instinktan amon al rakontoj
fantaziaj, mirindaj kaj evidente malrealaj. La flugilhavaj
feoj de Grimm kaj Andersen alportis pli da feliĉeco al la
koroj de infanoj ol ĉiuj aliaj homkreaĵoj.
Tamen la tradicia fe-rakonto, servinte dum
generaci-oj, nun estas klasifikebla kiel “eksmodaj” en la
biblioteko por infanoj; ĉar venis la tempo por serio de
novaj “mir-igaj rakontoj” en kiuj la steriotipaj ĝino,
koboldo kaj feo estas eliminitaj, kune kun ĉiuj teruraj
kaj sangavidaj eventoj elpensitaj de siaj aŭtoroj por
indiki timigan moralon en ĉiu rakonto. La moderna
eduko inkluzivas moralecon;
tial la moderna infano serĉas nur dis-
triĝon en siaj mirigaj rakontoj kaj
volonte malhavas ĉiujn malagrablajn okazaĵojn.
Kun tiu penso en la menso, la
rakonto pri “La Mirinda Sorĉisto de
Oz” estis verkita nur por plezurigi la
infanojn de la nuntempo. Ĝi celas esti
modernigita fe-rakonto, en kiu la
mirigo kaj ĝojo restas kaj la kordoloroj
kaj koŝmaroj mankas.
L. FRANK BAUM
Chicago, Aprilo 1900
LISTO DE ĈAPITROJ
ĈAPITRO I. — La ciklono.
ĈAPITRO II. — Konsiliĝo kun la Manĝtuloj.
ĈAPITRO III. — Kiel Doroteo savis la Birdotimigilon.
ĈAPITRO IV. — La vojo tra la arbaro.
ĈAPITRO V. — Ili savas la Stanan Lignohakiston.
ĈAPITRO VI. — La Malkuraĝa Leono.
ĈAPITRO VII. — La vojo al la Granda Oz.
ĈAPITRO VIII. — La mortiga papavokampo.
ĈAPITRO IX. — La Reĝino de la kampomusoj.
ĈAPITRO X. — La Pordogardisto.
ĈAPITRO XI. — La Mirinda Smeralda Urbo de Oz.
ĈAPITRO XII. — Serĉante la Fian Sorĉistinon.
ĈAPITRO XIII. — Kiel la kvar rekuniĝis.
ĈAPITRO XIV. — La Flugantaj Simioj.
ĈAPITRO XV. — Ili malmaskas Ozon la Teruran.
ĈAPITRO XVI. — La magia arto de la Granda Ĉarlatano.
ĈAPITRO XVII. — Kiel la balono lanĉiĝis.
ĈAPITRO XVIII. — For al la sudo.
ĈAPITRO XIX. — Atakataj de la batalantaj arboj.
ĈAPTRO XX. — La delikata Porcelana Lando.
ĈAPITRO XXI. — La Leono fariĝas la Reĝo de la Bestoj.
ĈAPITRO XXII. — La Lando de la Kveluloj.
ĈAPITRO XXIII. — La Bona Sorĉistino plenumas la deziron de Doroteo.
ĈAPITRO XXIV. — Denove hejme.
Ĉapitro I. La ciklono
LOĜIS EN LA mezo de la
granda kamparo de Kansas, kun Onklo
Henriko, kiu estis kultivisto, kaj Onklino
Em, kiu estis la edzino de la kultivisto. Ilia
domo estis malgranda, ĉar la ligno per kiu
ĝi estis konstruita devis esti portita mul-
tajn mejlojn per ĉaro. La domo havis kvar
murojn, plankon, kaj tegmenton, kiuj kune
konsistigis la solan ĉambron; kaj en tiu
ĉambro estis rustaspekta kuirforno, ŝranko
12 LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ
a por la teleroj, tablo, tri aŭ kvar seĝoj, kaj la litoj. Onklo
Henriko kaj Onklino Em havis grandan liton en unu
angulo, kaj Doroteo malgrandan liton en alia angulo.
Tute ne estis mansardo, nek kelo — kvankam ja estis
malgranda truo en la tero, kiun oni nomis ciklonkelo, en
kiu la familio povis kaŝi sin kiam iu el la grandaj kir-
loventegoj blovadis sufiĉe forte por detrui ĉiun
konstruaĵon renkontitan. Oni atingis tiun kaŝejon per
klapohava luko en la mezo de la planko, de ĝi ŝtupetaro
subenkondukis en la malgrandan, senluman truon.
Kiam Doroteo staris en la pordejo kaj ĉirkaŭrigar-
dis, ŝi povis vidi nur la grandan grizan kamparon
ĉiuflanke. Neniu arbo kaj neniu domo interrompis la
larĝan ebenaĵon de la glata tereno kiu atingis la randojn
de la ĉielo en ĉiu direkto. La suno bakis la kultivitan
teron por fari el ĝi grizaĵon tra kiu estis fendetoj. Eĉ la
herbaro ne verdis, ĉar la suno bruligis la pintojn de la
longaj folioj ĝis ili estis egale grizaj kiel ĉio alia videbla.
Iam oni farbis la domon, sed la suno vezikigis la farbon
kaj la pluvoj forglitigis ĝin, kaj nun la domo estis egale
senbrila kaj griza kiel ĉio alia.
Kiam Onklino Em venis loĝi tie ŝi estis juna, bela
edzino. La suno kaj la vento ankaŭ ŝin ŝanĝis. Ili forra-
bis de ŝi la brilon de la okuloj kaj lasis ilin sobre grizaj.
Ŝi estis maldika kaj marasma, kaj nun ŝi neniam ridetis.
Kiam Doroteo, kiu estis orfino, unue venis al ili, Onklino
Em estis tiom alarmita de la ridado de la infano ke ŝi
LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ 13
kriis kaj premis sian manon sur sian koron kiam ajn la
gaja voĉo de Doroteo atingis ŝiajn orelojn; kaj ŝi ankoraŭ
rigardis la knabineton mirante ke Doroteo povas trovi ion
pri kio ridi.
Onklo Henriko neniam ridis. Li laboregis de la
mateno ĝis la nokto, kaj ne sciis kio estas ĝojo. Li ankaŭ
estis griza, de la longa barbo ĝis la krudaj botoj, kaj li
aspektis severa kaj senŝercema, kaj malofte li parolis.
Toto ridigis Doroteon, kaj protektis ŝin kontraŭ griz -
iĝo simila al tiu de ĉio alia. Toto ne estis
griza; li estis malgranda nigra hundo, kun lon-
longaj silkecaj haroj kaj malgrandaj
nigraj okuloj kiuj briletis gajoplene
ĉiuflanke de lia komika nazeto. Toto
ludis dum la tuta tago, kaj Doroteo
ludis kun li, kaj elkore amis lin.
Tamen hodiaŭ ili ne ludis.
Onklo Henriko sidis sur la sojlo kaj ri-
gardis maltrankvile la ĉielon,
kiu estis eĉ pli griza ol
kutime. Doroteo staris en la
pordejo kun Toto en la bra-
koj, kaj ankaŭ rigardis la
ĉielon. Onklino Em lavadis la
pladojn.
El la malproksima nordo ili aŭdis
14 LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ
malaltatonan muĝadon de la vento, kaj Onklo Henriko
kaj Doroteo povis vidi la longan herbaron ondiĝi pro la
venanta ŝtormo. Nun el la sudo venis akra fajfado en la
aero, kaj dum ili turnis siajn kulojn tiudirekten ili vidis
ondetojn ankaŭ en la herbaro tiudirekta.
Subite Onklo Henriko ekstaris.
“Venas ciklono, Em,” li vokis al sia edzino. “Mi
prizorgos la brutojn.” Li kuris al la ŝedoj kie loĝis la
bovinoj kaj la ĉevaloj.
Onklino Em ĉesis labori kaj venis al la pordo.
Rigardeto sufiĉis por informi ŝin pri la proksima danĝero.
“Ek, Doroteo!” ŝi kriegis; “kuru en la kelon!”
Toto eksaltis de la brakoj de Doroteo kaj kaŝis sin
sub la lito, kaj la knabino iris repreni lin. Onklino Em,
timoplena, malfermis la lukoklapon en la planko kaj mal-
suprengrimpis la ŝtupetaron en la malgrandan, senluman
truon. Doroteo fine kaptis Toton, kaj eksekvis sian onkli-
non. Kiam ŝi transpaŝis nur duonon de la ĉambro aŭdiĝis
granda kriĉo de la vento, kaj la domo skuiĝis tiom forte
ke ŝi ekfalis kaj subite trovis sin sidanta sur la planko.
Io stranga okazis.
La domo ĉirkaŭturniĝis du- aŭ tri-foje kaj mal-
rapide leviĝis en la aeron. Al Doroteo la sento similis
supreniron en balono.
La norda kaj la suda ventoj renkontiĝis tie, kie
staris la domo, kaj tie estiĝis la preciza centro de la cik-
LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ 15
lono. En la centro de ciklono la aero kutime estas kvieta,
sed la granda premo de la vento ĉiuflanke de la domo
levis ĝin pli kaj pli alten, ĝis ĝi estis ĉe la plejsupro de la
ciklono; kaj tie ĝi restis kaj forportiĝis multegajn kilo-
metrojn tiel facile kiel oni portas plumon.
Estis tre senlume, kaj la vento hurlis timige ĉirkaŭe,
sed Doroteo trovis sin facile veturanta. Post la unuaj
kelkaj ĉirkaŭturniĝoj, kaj unufoja kruta ekkliniĝo de la
domo, ŝi sentis kvazaŭluladon tre mildan, kian sentas
bebo en lulilo.
Al Toto tio ne plaĉis. Li ĉirkaŭkuris en la ĉambro,
jen tien, jen ĉi tien, laŭte bojante; sed Doroteo sidis tute
senmove sur la planko kaj atendis por trovi kio okazos.
Unufoje Toto tro proksimiĝis al la malfermita luko,
kaj enfalis; kaj unue la knabineto kredis lin perdita. Sed
baldaŭ ŝi vidis unu orelon lian etendiĝantan supren tra la
truo, ĉar la forta aeropremo tenis lin tiel ke li ne povis
fali. Ŝi rampis al la truo, kaptis orelon de Toto, kaj reti-
ris lin en la ĉambron, poste ŝi fermis la lukoklapon por
ke neniu plia akcidento okazu.
Forpasis horoj post horoj, kaj iom post iom Doro-
teo perdis sian timon; sed ŝi estis tre solsenta, kaj la vento
kriĉis tiom laŭte ĉirkaŭ ŝi ke ŝi preskaŭ surdiĝis. Unue ŝi
demandis al si ĉu ŝi disbatiĝos kiam la domo refalos; sed
dum la forpasado de la horoj kaj la manko de katastro-
foj, ŝi perdis sian maltrankviliĝon kaj decidis atendi kvete
16 LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ
por trovi kio okazos. Fine ŝi rampis trans la skuiĝantan
plankon al sia lito, kaj kuŝiĝis sur ĝin; kaj Toto sekvis
kaj kuŝiĝis apud ŝin.
Malgraŭ la skuiĝado de la domo kaj la hurlado de
la vento, Doroteo baldaŭ fermis siajn okulojn kaj pro-
funde endormiĝis.
LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ 16
Doroteo iru al la Urbo de Smeraldoj
Ĉapitro II. Konsiliĝo kun la Manĝtuloj.
LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ 19
ŜOKO vekis ŝin,
tiom subite kaj severe ke se Doro-
teo ne kuŝus sur la mola lito, ŝi
eble estus damaĝita. Eĉ malgraŭ tio
la batego senspirigis ŝin kaj instigis
ŝin demandi al si pri kio okazis ;
kaj Toto voĉetis morne. Doroteo
sidiĝis kaj rimarkis ke la domo ne plu moviĝas; nek estis
mallume, ĉar la hela sunbrilo envenis tra la fenestro kaj
inundis la malgrandan ĉambron. Ŝi eksaltis de sia lito kaj
kun Toto ĉe ŝiaj kalkanoj ŝi kuris kaj malfermis la
pordon.
La knabineto ekkriis mirigate kaj rigardis ĉirkaŭ sin,
20 LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ
ŝiaj okuloj fariĝis pli kaj pli grandaj pro la mirindaj
vidaĵoj kiujn ŝi vidas.
La ciklono estis malsupren metinta la domon, tre
deliate — nu, delikate por ciklono — en la mezon de
mirinde bela lando. Videblis belaj herbaroj ĉiuflanke, kun
elegantaj arboj sur kies branĉoj estis riĉaj kaj allogaj fruk-
toj. Aroj da belegaj floroj estis ĉie videblaj, kaj birdoj kun
maloftaj kaj brilantaj plumaroj kantadis kaj flirtadis en la
arboj kaj arbustoj. Ne malproksime estis rivereto, rapide
fluanta kaj scintilanta inter verdaj bordoj, kaj murmu-
ranta per voĉo tre plaĉa al knabineto kiu tiom longe loĝis
sur la seka griza kamparo.
Dum ŝi staris fervore rigardante la strangajn kaj
belajn vidaĵojn, ŝi rimarkis veni direkte al ŝi grupon de la
plej kuriozaj personoj kiujn iam ŝi vidis. Ili ne estis altaj
kiel la plenkreskuloj al kiuj ŝi kutimis; sed ankaŭ ili ne
estis malaltaj. Efektive, ili aspektis proksimume tiom altaj
kiom Doroteo, kiu estis altekreska por infano de ŝia
jaraĝo, kvankam ili estis, laŭaspekte, multe pli aĝaj.
Tri estis viroj kaj unu estis virino, kaj ĉiuj estis kurioze
vestitaj. Ili surportis rondajn ĉapelojn kiuj pintiĝis dekon
da centimetroj super la kapoj, kun sonoriletoj ĉirkaŭ la
randoj, kiuj sonetis dolĉe dum ili moviĝis. La ĉapeloj de
la viroj estis bluaj; tiu de la virineto estis blanka, kaj ŝi
surportis blankan robon kiu pendis en plisoj de ŝiaj ŝul-
troj; super ĝi estis ŝutitaj steletoj kiuj brilis kiel diamantoj
en la sunlumo. La viroj estis blue vestitaj, samkolore kiel
LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ 21
la ĉapeloj, kaj sur la piedoj estis bone poluritaj botoj kun
larĝa blua faldo ĉe la supro. La viroj, pensis Doroteo,
estis proksimume samaĝaj kiel Onklo Henriko, ĉar du el
ili havis barbojn. Sed la virineto estis sendube multe pli
aĝa; ŝian vizaĝon kovris faltoj; ŝiaj kapharoj estis preskaŭ
blankaj, kaj ŝi marŝis iom rigide.
Kiam tiuj personoj proksimiĝis al la domo kie Doro-
teo staris en la pordejo ili haltis kaj flustris inter si
kvazaŭ timante pliproksimiĝi. Sed la maljunulineto marŝis
al Doroteo, malalten klinis sin, kaj diris per dolĉa voĉo:
“Vi estas bonvena, plej nobla Sorĉistino, al la lando
de la Manĝtuloj. Ni dankegas vin ĉar vi mortigis la fian
Sorĉistinon de la Oriento kaj vi tiel liberigis nian
popolon.”
Doroteo aŭskultis tiun
parolon miregante. Kial la virin-
eto nomis ŝin sorĉistino, kaj
diris ke ŝi mortigis la
Fian Sorĉistinon de la
Oriento? Doroteo estis
senkulpa, neniun dam-
aĝinta knabineto, kiu estis
portita de ciklono mul-
tajn kilometrojn for de sia
hejmo; kaj ŝi neniam
mortigis ion ajn dum sia
tuta vivo.
22 LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ
Sed la virineto evidente atendis respondon, do Doro-
teo diris, heziteme,
“Vi estas tre afabla; sed klare okazis ia eraro. Mi
nenion mortigis.”
“Nu, via domo mortigis ŝin,” respondis la virineto,
ridante, “do estas tutegale. Vidu!” ŝi pludiris, indikante la
angulon de la domo. “Jen ŝiaj du piedpintoj, ankoraŭ
etenditaj sub ligna bloko.”
Doroteo rigardis, kaj time krietis. Jen ja, sub la
angulo de la granda trabo sur kiu kuŝis la domo, estis du
etenditaj piedoj, portantaj arĝentajn ŝuojn kun pintoj.
“Ho ve! Ho ve!” kriis Doroteo, kunmetante la
manojn konsternite. “La domo falis sur ŝin. Kion ni
faru?”
“Nenio farindas,” diris la virineto trankvile.
“Sed kiu ŝi estis?” demandis Doroteo.
“Ŝi estis la Fia Sorĉistino
de la Oriento, kiel mi diris, res-
pondis la virineto. “Ŝi sklavigis
la Manĝtulojn dum multaj
jaroj,ili devis
servadi ŝin
nokte kaj
tage. Nun ili
liberiĝis, kaj
ili dankas vin
pro tiu
LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ 23
komplezo.”
“Kiuj estas la Manĝtuloj?” demandis Doroteo.
“Ili estas la homoj kiuj loĝas en ĉi tiu lando de la
Oriento, kie la Fia Sorĉistino regis.”
“Ĉu vi estas Manĝtulo?” demandis Doroteo.
“Ne, sed mi estas ilia amikino, kvankam mi loĝas
en la lando de la Nordo. Kiam ili trovis ke la Sorĉistino
de la Oriento estas morta la Manĝtuloj sendis rapidan
mesaĝiston al mi, kaj mi tuj venis. Mi estas la Sorĉistino
de la Nordo.”
“Ho, mirige!” kriis Doroteo. “Ĉu vi estas vera
sorĉistino?”
“Jes ja,” respondis la virineto. “Sed mi estas bona
Sorĉistino, kaj la popolo amas min. Mi ne estas tiom
potenca kiom la Fia Sorĉistino kiu regis ĉi tie; se mi
kapablus, mi mem liberigus la popolon.”
“Sed mi kredis ke ĉiuj sorĉistinoj estas fiaj,” diris la
knabino, kiun iom timigis renkonti veran sorĉistinon.
“Ho, ne, tio estas grava eraro. Ekzistis nur kvar
Sorĉistinoj en la Lando Oz, kaj du el ili, kiuj loĝas en la
Nordo kaj la Sudo, estas bonaj Sorĉistinoj. Mi scias tion,
ĉar mi mem estas unu el ili, kaj mi ne povas erari. La
loĝantinoj en la Oriento kaj la Okcidento ja estis fiaj
sorĉistinoj; sed nun vi mortigis unu el ili, do restas nur
unu Fia Sorĉistino en la tuta Lando Oz—ŝi loĝas en la
Okcidento.”
“Sed,” diris Doroteo, post momento da pensado,
24 LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ
Onklino Em diris al mi ke la sorĉistinoj ĉiuj jam mortis
— antaŭ multege da jaroj.”
“Kiu estas Onklino Em?” demandis la maljunul-
ineto.
“Ŝi estas mia onklino kiu loĝas en Kansas, el kie mi
venis.”
La Sorĉistino de la Nordo ŝajnis pensadi, kun la
kapo klinita kaj la okuloj rigardantaj la teron. Post tio ŝi
levis la kapon kaj diris,
“Mi ne scias kie estas Kansas, ĉar neniam antaŭe mi
aŭdis la nomon de tiu lando. Sed diru al mi, ĉu ĝi estas
civilizita lando?”
“Ho, jes,” respondis Doroteo.
“Do jen la kialo. Mi kredas ke en la civilizitaj
landoj ne plu ekzistas sorĉistinoj, nek sorĉistoj, nek magi-
istinoj nek magiistoj. Sed, necesas kompreni ke la Lando
Oz neniam civiliziĝis, ĉar ni estas apartigitaj for de la
resto de la mondo. Tial ni ankoraŭ havas sorĉistinojn kaj
sorĉistojn inter ni.”
“Kiuj estas la sorĉistoj?” demandis Doroteo.
“Oz mem estas la Granda Sorĉisto,” respondis la
Sorĉistino, flustrigante sian voĉon. “Li estas pli potenca ol
ĉiuj ni aliaj kune. Li loĝas en la Urbo de Smeraldoj.”
Doroteo intencis pli demandi, sed ĝuste tiam la
Manĝtuloj, kiuj silente apudstaris, ekkriis laŭte kaj indikis
la angulon de la domo kie kuŝadis la Fia Sorĉistino.
“Kio okazis?” demandis la maljunulineto; kaj ŝi
LA MIRINDA 25 SORĈISTO DE OZ 25
rigardis kaj komencis ridi.
La piedoj de la morta
Sorĉistino estis plene mal-
aperintaj kaj restis nur la
arĝentaj ŝuoj.
“Tiom aĝa ŝi estis,”
klarigis la Sorĉistino de la
Nordo, “ke ŝi rapide elsek-
iĝis en la sunlumo. Ŝi ne
plu ekzistas. Sed la ar-
ĝentaj ŝuoj estas por vi, kaj
vi surportos ilin.” Ŝi klinis
sin kaj prenis la ŝuojn, kaj elskuinte
la polvon ŝi transdonis ilin al Doro-
teo.
“La Sorĉistino de la Oriento
multe fieris pri tiuj arĝentaj ŝuoj,” di-
ris Manĝtulo, “kaj ili havas ian sorĉokapablon; sed ni
neniam sukcesis informiĝi pri ĝi.”
Doroteo portis la ŝuojn en la domon kaj metis ilin
sur la tablon. Poste ŝi reelvenis al la Manĝtuloj kaj
diris:
“Mi multe volas reiri al miaj onklino kaj onklo?, ĉar
mi certas ke ili sentos malesperon pri mi. Ĉu vi povas
helpi min trovi la vojon?”
La Manĝtuloj kaj la Sorĉistino unue rigardis unu la
alian, kaj poste Doroteon, kaj skuis la kapon nee.
26 LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ
Doroteo
iru al la
Urbo de
Smeral-
doj
“Ĉe la Oriento, ne malproksime de ĉi tie,” diris
unu, “estas grandega dezerto, kaj neniu povus transiri ĝin
vivante.”
“Estas same ĉe la Sudo,” diris alia, “ĉar mi mem
estis tie kaj vidis ĝin. La Sudo estas la lando de la
Kveluloj.”
“Oni diris al mi,” diris la tria viro, “ke estas same
ĉe la Okcidento. Kaj tiu lando, kie la Palpbrumoj loĝas,
estas regata de la Fia Sorĉistino de la Okcidento, kiu
sklavigus vin se vi irus tien.”
“La Nordo estas mia hejmo,” diris la maljunulino,
“kaj ĉe ĝia rando estas la sama granda dezerto kiu
ĉirkaŭas ĉi tiun Landon Oz. Neeviteble, mia karulino, vi
devos loĝi ĉe ni.”
Doroteo komencis plori pro tio, ĉar ŝi estis solsenta
inter tiuj strangaj homoj. Ŝiaj larmoj ŝajne malgajigis la
bonkorajn Manĝtulojn, ĉar ili tuj elprenis siajn poŝtukojn
kaj ankaŭ komencis plori. Kaj la maljunulineto, nu ŝi
deprenis sian ĉapon kaj ekvilibrigis la pinton sur la pinto
de sia nazo, dum ŝi kalkulis “Unu, du, tri,” solenavoĉe.
Tuj la ĉapo fariĝis ardeza tabuleto, sur kiu
estis skribite per grandaj, blankaj kalko-
signoj:
“
DOROTEO
IRU
AL
LA
URBO
DE
SMERALDOJ
.”
La maljunulineto prenis la ardezan
tabuleton de sia nazo, kaj leginte la vor-
tojn sur ĝi, demandis,
“Ĉu vi nomiĝas Doroteo, karulino?”
LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ 27
“Jes,” respondis la infano, suprenrigardante kaj sek-
igante siajn okulojn.
“Do vi devos iri al la Urbo de Smeraldoj. Eble Oz
helpos vin.”
“Kie estas tiu Urbo?” demandis Doroteo.
“Precize en la centro de la lando, kaj ĝin regas Oz,
la Granda Sorĉisto pri kiu mi parolis.”
“Ĉu li estas bona homo?” demandis la knabino
maltrankvile.
“Li estas bona Sorĉisto. Ĉu li estas homo, mi ne
scias, ĉar mi neniam vidis lin.”
“Kiel mi iru?” demandis Doroteo.
“Vi devos marŝi. Estas malproksime, kaj necesos iri
tra regiono kelkfoje agrabla kaj kelkfoje malluma kaj
timiga. Tamen, mi uzos ĉiun magian arton kiun mi
konas por protekti vin kontraŭ danĝeroj.”
“Ĉu vi bonvolos akompani min?” pledis la knabino,
kiu jam komencis rigardi la maljunulineton kiel sian
solan amikon.
“Ne, mi ne povos,” ŝi respondis, “sed mi donos al vi
mian kison, kaj neniu kuraĝos damaĝi personon kisitan
de la Sorĉistino de la Nordo.”
Ŝi proksimiĝis al Doroteo kaj kisis ŝian frunton
delikate. Kie ŝiaj lipoj tuŝis la knabinon ili lasis rondan,
brilan marketon, kiel sciiĝis Doroteo nelonge post tiam.
“La vojo al la Urbo de Smeraldoj estas pavimita per
flavaj brikoj,” diris la Sorĉistino, “do vi ne maltrafos ĝin.
28 LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ
Veninte al Oz, ne timu lin,
sed rakontu al li vian histo-
rion kaj petu lin helpi vin.
Adiaŭ, karulino.”
La tri Manĝtuloj pro-
funde riverencis antaŭ ŝi
kaj deziris por ŝi plaĉan
veturon, kaj post tio ili for-
marŝis tra la arboj. La
Sorĉistino amike skuetis
sian kapon al Doroteo,
ĉirkaŭturnis sin trifoje sur
sia maldekstra kalkano, kaj
tuj malaperis, kio surpriz-
egis malgrandan Toton, kiu bojis je ŝi tre laŭte post ŝia
foriro, ĉar li timis eĉ brueti dum ŝi apude staris.
Sed Doroteo, kiu sciis ke ŝi estas sorĉistino, antici-
pis ke ŝi malaperos precize tiel, kaj tute ne estis
surprizita.
LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ 28
LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ 29
“Mi estas la Sorĉistino de la Nordo.”
Ĉapitro III Kiel Doroteo savisla Birdotimigilon.
DOROTEO DEnove estis sola ŝi
komencis senti malsaton. Do ŝi iris
al la ŝranko kaj tranĉis por si iom
da pano, sur kiun ŝi ŝmiris buter-
on. Ŝi donis iom al Toto, kaj
preninte sitelon de la breto, ŝi por-
tis ĝin al la rivereto kaj plenigis ĝin
per klara, scintilanta akvo. Toto kuris al la arboj kaj
komencis boji je la birdoj kiuj sidadis tie. Doroteo iris
revenigi lin, kaj vidis tiom allogajn fruktojn sur la branĉoj
ke ŝi deprenis kelkajn, ĉar ili estis ĝuste kion ŝi volis por
pligrandigi sian matenmanĝon.
Post tio ŝi reiris al la domo, kaj doninte al si kaj al
32 LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ
Toto grandan trinkon de la frideta, klara akvo, ŝi komen-
cis pretigi sin por la veturo al la Urbo de Smeraldoj.
Doroteo posedis nur unu alian robon, sed ĝi estis
pura kaj pendadis de hoko apud ŝia lito. Ĝi estis el
katuno blank- kaj blu-plejda; kaj kvankam la bluo estis
iomete fadinta pro multaj laviĝoj, ĝi ankoraŭ estis bela
robo. La knabino zorge lavis sin, vestis sin per la pura
katuna robo, kaj ligis sian palruĝan sunkufon al sia kapo.
Ŝi prenis malgrandan korbon kaj plenigis ĝin per pano el
la ŝranko, kaj metis blankan tukon sur la supron. Post tio
ŝi rigardis siajn piedojn kaj rimarkis kiom malnovaj kaj
trivitaj estas ŝiaj ŝuoj.
“Certe ili ne taŭgas por multa marŝado, Toto,” ŝi
diris. Kaj Toto suprenrigardis al ŝia vizaĝo per siaj nigraj
okuletoj kaj skuis sian voston por indiki ke li komprenas
kion ŝi celas diri.
Tiumomente Doroteo vidis kuŝantajn sur la tablo la
arĝentajn ŝuojn kiuj antaŭe apartenis al la Sorĉistino de
la Oriento.
“Ĉu eble ilia grando taŭgos por miaj piedoj?” ŝi
diris al Toto. “Ili estus tute ĝustaj por longa marŝado, ĉar
ili ne triviĝus.”
Ŝi deprenis siajn malnovajn ledajn ŝuojn kaj provis
la arĝentajn, kiuj estis tute ĝustadimensiaj por ŝiaj piedoj,
kvazaŭ farite specife por ili.
Laste, ŝi prenis sian korbon.
“Venu, Toto,” ŝi diris. “Ni iros al la Smeralda Urbo
LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ 33
kaj demandos al la Granda Oz kiel ni povos reiri al
Kansas.”
Ŝi fermis la pordon, ŝlosis ĝin, kaj zorge metis la
ŝlosilon en la poŝon de sia robo. Kaj tiel, dum Toto trot-
adis sobre malantaŭ ŝi, ŝi komencis sian marŝadon.
Pluraj vojoj estis proksimaj, sed ŝi ne bezonis lon-
gan tempon por trovi la vojon pavimitan per flavaj brikoj.
Post nelonge ŝi marŝadis vigle direkte al la Smeralda
Urbo, dum ŝiaj arĝentaj ŝuoj klakadis gaje sur la mal-
mola, flava vojsurfaco. La suno briladis kaj la birdoj dolĉe
kantadis, kaj Doroteo tute ne estis tiom malfeliĉa kiom
oni supozus pri malgranda knabino kiu estis subite for-
blovita el sia propra lando kaj surterigita en la mezon de
fremda lando.
Ŝin surprizis, dum ŝi marŝadis, vidi kiom bela estas la
pejzaĝo ĉirkaŭ ŝi. Bonaspektaj bariloj, pentritaj delikate
blukolore, staris laŭlonge de la flankoj de la vojo, kaj pre-
ter ili estis abundaj kampoj de greno kaj legomoj.
Evidente la Manĝtuloj estis bonaj kultivistoj kaj sukcesis
kreskigi abundajn rikoltaĵojn. Kelkfoje ŝi marŝis preter
domon, kaj la loĝantoj elvenis por rigardi ŝin kaj klinis sin
malalten dum ŝi preteriris;
ĉar ĉiuj sciis ke ŝi estas la
detruinto de la Fia
Sorĉistino kaj liberigis ilin.
La domoj de la Manĝtuloj
estis kuriozaspektaj loĝejoj,
ĉar ĉiu estis ronda, kun
34 LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ
granda kupolforma tegmento. Ĉiuj estis blukoloraj, ĉar en
ĉi tiu lando de la Oriento bluo estis la plej amata koloro.
Kiam proksimiĝis la vespero, kaj Doroteo lacis pro
sia longa marŝado, kaj komencis demandi al si kie ŝi tra-
dormos la nokton, ŝi atingis domon iom pli grandan ol la
aliaj. Sur la verda gazono antaŭ ĝi estis multaj dancantaj
viroj kaj virinoj. Kvin violonludantetoj ludadis kiel eble
plej laŭte kaj la homoj ridadis kaj kantadis; granda apuda
tablo estis plene kovrita per bongustegaj fruktoj kaj nuk-
soj, tortoj kaj kukoj, kaj multaj aliaj bonaj manĝaĵoj.
Oni afable salutis Doroteon, kaj invitis ŝin manĝi
kaj tradormi la nokton tie; ĉar ĉi tiu estis la hejmo de
unu el la plej riĉaj Manĝtuloj en la lando, kaj liaj amikoj
vizitis lin por festi sian liberiĝon el la sklavigo farita de la
Fia Sorĉistino.
Doroteo ĝissate manĝis kaj ŝin servis la riĉa
Manĝtulo mem, kiu nomiĝis Boq. Post tio ŝi sidiĝis sur
kanapon kaj rigardis dum la homoj dancadis.
Kiam Boq vidis ŝiajn arĝentajn ŝuojn li diris,
“Klare ke vi estas grava sorĉistino.”
“Kial?” demandis la knabino.
“Ĉar vi surhavas arĝentajn ŝuojn kaj mortigis la
Fian Sorĉistinon. Krome, via robo estas parte blanka, kaj
nur magiistinoj kaj sorĉistinoj vestas sin per blankaĵoj.”
“Mia robo estas blu- kaj blank-plejda,” diris Doro-
teo, glatigante la ĉifojn en ĝi.
“Vi tre kompleze surportas ĝin,” diris Boq. “Bluo
estas la koloro de la Manĝtuloj, kaj blanko estas la koloro
LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ 35
de sorĉistinoj; tial ni scias ke vi estas amika sorĉistino.”
Doroteo ne sciis respondi, ĉar ĉiuj ŝajne opiniis ŝin
sorĉistino, kaj ŝi tute bone sciis ke ŝi estas nur ordinara
knabineto kiu tute hazarde estis portita de ciklono al
fremda lando.
Kiam ŝi laciĝis pro tiom da rigardo al la dancado,
Boq kondukis ŝin en la domon, kie li donis al ŝi
ĉambron en kiu estis bela lito. La tukoj estis el blua
ŝtofo, kaj Doroteo profunde dormis inter ili ĝis la
mateno, dum Toto kuŝadis sur la blua tapiŝo apud ŝi.
Ŝi ĝissate manĝis, kaj rigardis etan
Manĝtulan bebon, kiu ludis kun Toto kaj
tiris lian voston kaj voĉetis kaj ridis tiel ke
multe amuzis Doroteon. Toto estis vera kuri-
ozaĵo laŭ la homoj tie, ĉar ili antaŭe neniam
vidis hundon.
“Kiom distanca estas la Smeralda
Urbo?” la knabino demandis.
“Mi ne scias,” respondis Boq, tre se-
rioze, “ĉar mi neniam iris tien. Estas pli
bone ke oni restu distance de Oz, krom se
vere necesas. Sed la vojo al
la Smeralda Urbo estas
longa, kaj vi bezonos mul-
tajn tagojn. La lando ĉi tie
estas riĉa kaj agrabla, sed vi
devos trairi krudajn kaj
danĝerajn lokojn antaŭ ol
36 LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ
atingi la finon de via marŝado.”
Tio iomete timigis Doroteon, sed ŝi sciis ke nur la
Granda Oz povos helpi ŝin reiri al Kansas, do ŝi kuraĝe
decidis ne retroiri.
Ŝi adiaŭis siajn amikojn, kaj rekomencis marŝadi laŭ
la vojo el flavaj brikoj. Post kiam ŝi iris plurajn kilo-
metrojn ŝi decidis halti por ripozi, do ŝi grimpis ĝis la
supro de la barilo apud la vojo kaj sidiĝis. Granda maiz-
kampo estis aliflanke de la barilo, kaj ŝi vidis ke ne tre
distanca estas Birdotimigilo, metita alte sur stangon por
forpeli la birdojn de la matura maizo.
Doroteo apogis sian mentonon per mano kaj pen-
seme rigardis la Birdotimigilon. Ĝia kapo estis malgranda
sako plenigita per pajlo; surpentritaj sur ĝi estis okuloj,
nazo, kaj buŝo, por simili vizaĝon. Malnova, pinta blua
ĉapelo, kiu antaŭe apartenis al iu Manĝtulo, estis metita
sur lian kapon, kaj la cetero de la figuro estis blua
vestokompleto, multe uzita kaj paliĝinta, kiu ankaŭ estis
plenigita per pajlo. Sur la piedoj estis paro da malnovaj
botoj kun bluaj supraĵoj, kiajn portas ĉiu viro en tiu
lando, kaj la figuro estis altigita super la maiztigojn per
stango kiu estis puŝita en lian kolon.
Dum Doroteo rigardis atentoplene la kuriozan, pen-
tritan vizaĝon de la Birdotimigilo, ŝin surprizis vidi ke
unu el la okuloj malrapide palpebrumas al ŝi. Unue ŝi
supozis ke sendube ŝi eraris, ĉar neniam iu el la Birdo-
timigiloj en Kansas palpebrumas; sed baldaŭ la figuro
LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ 37
amikeme skuetis sian kapon al ŝi. Tiam ŝi malsupren
grimpis de la barilo kaj marŝis al la Birdotimigilo, dum
Toto ĉirkaŭkuradis la stangon bojante.
“Bonan tagon,” diris la Birdotimigilo, per iom raŭka
voĉo.
“Ĉu vi parolis?” demandis la knabino, mirante.
“Certe,” respondis la Birdotimigilo; “kiel vi fartas?”
“Sufiĉe bone, dankon,” respondis Doroteo, ĝentile.
“Kiel vi fartas?”
“Mi ne fartas bone,” diris la Birdotimigilo ridetante,
“ĉar estas tre tede stari ĉi tie nokte kaj tage por fortimigi
korvojn.”
“Ĉu vi ne povas malsupreniri?” demandis Doroteo.
“Ne, ĉar ĉi tiu stango estas puŝita en mian dorson.
Se vi bonvolos forpreni la stangon, mi estos multe dank-
ema al vi.”
Doroteo etendis ambaŭ brakojn kaj delevis la
figuron de la stango; ĉar, estante plenigita per pajlo, ĝi
estis malmultepeza.
“Tre grandan dankon,” diris la Birdotimigilo, kiam
li estis metita sur la teron. “Mi sentas min kvazaŭ vere
novan.”
Doroteon perpleksigis aŭdi tion, ĉar ŝajnis al ŝi
strange aŭdi viron plenigitan per pajlo paroli, kaj vidi lin
riverenci kaj marŝadi apud ŝi.
“Kiu vi estas?” demandis la Birdotimigilo, kiam li
estis sin streĉinte kaj oscedinte. “Kaj kien vi iras?”
38 LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ
“Mi nomiĝas Doroteo,” diris la knabino, “kaj mi iras
al la Smeralda Urbo, por peti la Grandan Ozon resendi
min min al Kansas.”
“Kie estas la Smeralda Urbo?” li demandis; “kaj kiu
estas Oz?”
“Ĉu vi ne scias?” ŝi respondis, surprizite.
“Tute ne. Mi nenion scias. Komprenu, mi estas
plenigita per pajlo, do al mi tute mankas cerbo,” li
respondis malĝoje.
“Ho,” diris Doroteo, “min multe bedaŭrigas tio.”
“Ĉu vi kredas,” li demandis, “Ke se mi iros al
la Smeralda Urbo kun vi, la granda
Oz donos al mi iom da cerb-
aĵo?”
“Mi ne scias,” ŝi respondis,
“sed vi rajtos akompani min,
se vi deziras. Se Oz
ne donos al vi
cerbaĵojn, vi ne estos
pli malbonfortuna ol
vi estas nun.”
“Estas vere,”
diris la Birdotimig-
ilo. “Komprenu,” li
LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ 39
pludiris, iom sekreteme, “ne ĝenas min ke miaj kruroj kaj
brakoj kaj korpo estas plenigitaj per pajlo, ĉar mi ne
povas esti vundita. Se iu paŝas sur miajn piedfingrojn aŭ
puŝas pinglon en mi, ne gravas, ĉar mi ne povas sentas
ĝin. Sed mi ne volas ke oni nomu min stulta, kaj se mia
kapo restos plena de pajlo anstataŭ de cerbo, kian havas
vi, kiel mi iom povos scii ion ajn?”
“Mi komprenas vian senton,” diris la knabineto, kiu
vere kunsentis kun li. “Se vi venos kun mi, mi petos al
Oz ke li faru ĉion eblan por vi.”
“Dankon,” li respondis dankeme.
Ili reiris al la vojo, Doroteo helpis lin transgrimpi la
barilon, kaj ili komencis marŝadi laŭ la vojo el flavaj
brikoj cele la Smeraldan Urbon.
Al Toto ne plaĉis la nova akompananto, unue. Li
flaradis ĉirkaŭ la pajloplenigito kvazaŭ suspektante ke
eble estas nesto de ratoj en la pajlo, kaj li ofte bojetis
malamikeme kontraŭ la Birdotimigilon.
“Ne vin ĝenu Toto,” diris Doroteo, al sia nova
amiko; “li neniam mordas.”
“Ho, li ne timigas min,” respondis la Birdotimigilo.
“Li ne povos damaĝi la pajlon. Permesu ke mi portu tiun
korbon por vi. Ne ĝenos min, ĉar mi ne povas laciĝi. Mi
diros al vi sekreton,” li pludiris, dum li kunmarŝadis.
“Nur unu aferon en la tuta mondo mi timas.”
“Kion?” demandis Doroteo; “ĉu la Manĝtulan kul-
tiviston kiu faris vin?”
40 LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ
“Ne,” respondis la Birdotimigilo; “flamanta
alumeto.”
“Evidente vi estas grava Sorĉistino.”
Doroteo rigardis atentoplene la Birdotimigilon.
La kultivitaj kampoj tute ne estis tiel bone prizorgataj ĉi tie
KELKAJ HO-
ROJ la vojo
komencis kru-
diĝi, kaj la marŝado fariĝis tiom
malfacila ke la Birdotimigilo ofte stum-
blis pro la flavaj brikoj, kiuj tie estis
tre malglataj. Efektive, kelkfoje ili estis
rompitaj aŭ tute mankis, tiel ke restis
nur truoj kiujn Toto transsaltis kaj Doroteo ĉirkaŭ-
marŝis. Sed la Birdotimigilo, pro manko de cerbo,
antaŭenmarŝis senpaŭze, kaj tial paŝis en la truojn kaj
sterniĝis sur la malmolajn brikojn. Tamen tio neniam
vundis lin, kaj Doroteo relevis lin kaj restarigis lin sur
la piedoj, dum li gaje ridis kun ŝi pro la akcidento.
44 LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ
La kultivitaj kampoj tute ne estis tiel bone pri-
zorgataj ĉi tie kiel en la antaŭaj lokoj. Troviĝis malpli da
domoj kaj malpli da fruktarboj, kaj ju pli ili marŝis, des
pli senbela kaj solsentiga fariĝis la tereno.
Je la tagmezo ili sidiĝis apud la vojo, proksime al
rivereto, kaj Doroteo malfermis sian korbon kaj elprenis
panon. Ŝi proponis pecon al la Birdotimigilo, sed li
rifuzis.
“Mi neniam malsatas,” li diris, “kaj estas oportune
ke estas tiel, ĉar mia buŝo estas nur pentrita, kaj se mi
tondus truon en ĝi por ke mi povu manĝi, la pajlo kiu
plenigas min elfalus, kaj tio ruinigus la formon de mia
kapo.”
Doroteo tuj vidis ke tio estas vera, do ŝi nur kap-
jesis kaj plu manĝis sian panon.
“Rakontu al mi iom pri vi mem, kaj pri la lando el
kiu vi venis,” diris la Birdotimigilo, kiam ŝi estis fininta
sian manĝon. Do ŝi parolis al li pri Kansas, kaj la kiom
griza estas ĉio tie, kaj kiel la ciklono portis ŝin al ĉi tiu
kurioza Lando Oz. La Birdotimigilo atente aŭskultis, kaj
diris,
“Mi ne komprenas kial vi volas foriri el ĉiu tiu bela
lando kaj reiri al la seka, griza loko kiun vi nomas
Kansas.”
“Vi ne komprenas ĉar vi ne havas cerbon,” respon-
dis la knabino. “Ne grave kiom mizeraj kaj grizaj estas
niaj hejmoj, ni karno- kaj sango-homoj preferas loĝi tie ol
LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ 45
en iu alia lando, negrave kiom bela. Nenio egale bonas
kiel la hejmo.”
La Birdotimigilo ĝemis.
“Kompreneble mi ne povas kompreni,” li diris. “Se
viaj kapoj estus plenaj de pajlo, kiel la mia, verŝajne vi
ĉiuj loĝus en la belaj lokoj, kaj sekve tute mankus homoj
en Kansas. Estas bonsorte por Kansas ke vi havas
cerbon.”
“Bonvolu rakonti al mi, dum ni ripozas,” petis la
infano.
La Birdotimigilo rigardis ŝin riproĉe, kaj respondis,
“Mia vivo ĝis nun estis tiom mallonga ke efektive
mi scias tute nenion. Mi fariĝis nur antaŭhieraŭ. Mi tute
ne scias kio okazis en la mondo antaŭ tiam. Bonfortune,
kiam la kultivisto faris mian kapon, li unue pentris miajn
orelojn, tiel ke mi aŭdis kio okazas. Apudestis alia
Manĝtulo, kaj kion mi unue aŭdis estis la parolo de la
kultivisto,
“‘Ĉu plaĉas al vi la oreloj?’
“‘Ili estas nerektaj,’ respondis la aliulo.
“‘Ne gravas,’ diris la kultivisto; ‘ili tamen estas ore-
loj,’ kio ja estis vera.
“‘Nun mi faros la okulojn,’ diris la kultivisto. Do li
pentris mian dekstran okulon, kaj tuj kiam ĝi estis finita
mi trovis ke mi rigardas lin, kaj ĉion ĉirkaŭ mi, tre inter-
esate, ĉar tiu estis la unua fojo kiam mi ekvidis la
mondon.
46 LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ
“‘Jen iom bela okulo,’ komentis la Manĝtulo kiu
estis rigardanta la kultiviston; ‘blua farbo bone taŭgas por
okuloj.’
“‘Mi pentros la alian pli granda,’ diris la kultivisto.
Kaj kiam la dua okulo estis finita mi povis multe pli
bone vidi ol antaŭe. Post tio li faris miajn nazon kaj
buŝon. Sed mi ne parolis, ĉar tiutempe mi ne sciis por
kio buŝo utilas. Min amuzis rigardi dum ili pretigis mian
korpon kaj miajn brakojn kaj krurojn; kaj kiam ili fine
surfiksis mian kapon, mi estis tre fiera, ĉar mi opiniis ke
mi estas egale bona kiel ĉiu alia persono.
“‘Ĉi tiu ulo rapide timigos la korvojn,’ diris la kul-
tivisto. ‘Li aspektas vera homo.’
“‘Nu, li ja estas homo,’ diris la aliulo, kaj mi plene
konsentis kun li. La kultivisto portis min sub sia brako al
la maizkampo, kaj metis min sur altan stangon, kie vi
trovis min. Li kaj lia amiko baldaŭ foriris kaj lasis min
sola.
“Al mi ne plaĉis esti tiel forlasita; do mi strebis
sekvi ilin, sed miaj piedoj ne povis tuŝi la teron, kaj mi
devis resti sur tiu stango. Mia vivo estis tre solsenta, ĉar
mi konis nenion pripenseblan, mi ja antaŭ nur kelkaj
momentoj konstruiĝis. Multaj korvoj kaj aliaj birdoj flugis
en la maizkampon, sed tuj kiam ili ekvidis min ili
forflugis, kredante min Manĝtulo; kaj tio plaĉis al mi kaj
kredigis min ke mi estas tre grava persono. Post iom da
tempo maljuna korvo flugis apud min, kaj zorge rigard-
48 LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ
“Nu,” diris la knabino, “ni ekiru.” Kaj ŝi transdonis
la korbon al la Birdotimigilo.
Tute ne estis bariloj ĉe la vojoflankoj nun, kaj la
tero estis kruda kaj nekultivita. Kiam komencis vesperiĝi
ili venis al granda arbaro, kie la arboj estis kreskintaj tiel
altaj kaj proksimaj unu al la alia ke iliaj branĉoj renkon-
tiĝis super la vojo el flavaj brikoj. Estis preskaŭ senlume
sub la arboj, ĉar la branĉoj fortenis la taglumon; sed la
marŝantoj ne haltis, kaj pluiris en la arbaron.
“Se ĉi tiu vojo eniras, ĝi nepre eliros,” diris la
Birdotimigilo, “kaj ĉar la Smeralda Urbo estas ĉe la alia
finaĵo de la vojo, ni devas sekvi kien ajn ĝi kondukas.”
“Ĉiu scias tion,” diris Doroteo.
“Certe; tial mi scias,” respondis la Birdotimigilo. “Se
necesus havi cerbon por scii ĝin, mi ja ne dirus ĝin.”
Post eble horo la lumo malaperis, kaj ili trovis sin
stumblantaj en la mallumo. Doroteo tute ne povis vidi,
sed Toto vidis, ĉar kelkaj hundoj tre bone vidas en la
mallumo; kaj la Birdotimigilo deklaris sin egale kapabla
vidi kiel dum la tago. Do ŝi prenis lian brakon, kaj
sukcesis marŝadi sufiĉe bone.
“Se vi vidos domon, aŭ iun ajn lokon kie ni povos
tradormi la nokton,” ŝi diris, “nepre informu min; ĉar
estas tre malkomforte marŝadi en la mallumo.”
Baldaŭ la Birdotimigilo haltis.
“Mi vidas dometon dekstre de ni,” li diris, “konstru-
itan el ŝtipoj kaj branĉoj. Ĉu ni iru tien?”
LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ 49
“Jes, ja;” respondis la infano. “Mi plene laciĝis.”
Do la Birdotimigilo gvidis ŝin inter la arboj ĝis ili
aringis la dometon, kaj Doroteo eniris kaj trovis liton de
sekaj folioj en unu angulo. Ŝi tuj kuŝiĝis, kaj kun Toto
apud ŝi ŝi baldaŭ profunde endormiĝis. La Birdotimigilo,
kiu neniam laciĝis, staris en alia angulo kaj pacience
atendis la mateniĝon.
“‘Mi fariĝis nur hieraŭ,’ diris la Birdotimigilo.
“Ŝi kaptis orelon de Toto.”
Ĉapitro V.
Ili savas la
Stanan Lignohakiston
DOROTEO
vekiĝis, la
suno jam bril-
adis tra la arboj kaj Toto estis jam
delonge ekster la domo ĉasante bir-
dojn kaj sciurojn. Ŝi sidiĝis kaj
ĉirkaŭrigardis. Jen la Birdotimig-
ilo, ankoraŭ staranta pacence en sia
angulo, atendande ŝin.
“Ni nepre devas serĉi akvon,” ŝi diris al li.
“Por kio vi volas akvon?” li demandis.
“Por purigi mian vizaĝon post la polvo de la vojo, kaj
por trinki, tiel ke la seka pano ne gluiĝos al mia gorĝo.”
“Certe estas ĝene konsisti el karno,” diris la Birdo-
timigilo, penseme, “ĉar vi devas dormi, kaj manĝi kaj trinki.
54 LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ,
Tamen, vi havas cerbon, kaj la kapablo pensadi valoras
multajn ĝenojn.”
Ili eliris el la dometo kaj promenis inter la arboj ĝis
ili trovis malgrandan fonton de klara akvo, kie Doroteo
trinkis kaj banis sin kaj matenmanĝis. Ŝi vidis ke ne res-
tas multa pano en la korbo, kaj la knabino estis dankema
ke la Birdotimigilo ne bezonas manĝi, ĉar apenaŭ estis
sufiĉe por ŝi kaj por Toto por tiu tago.
Kiam ŝi estis fininta sian manĝon, kaj estis preta
reiri al la vojo el flavaj brikoj, ŝin alarmetis proksima
sono de profunda ĝemo.
“Kio sonis?” ŝi demandis, time.
“Mi tute ne povas konjekti,” respondis la Birdo-
timigilo; “sed ni povas aliri kaj vidi.”
Ĝuste tiam la sono de nova ĝemo atingis iliajn ore-
lojn, kaj la sono ŝajne venis el malantaŭ ili. Ili turnis sin
kaj marŝis kelkajn paŝojn tra la arbaro, kaj tiam Doroteo
ekvidis ion brilantan en sunradio kiu falis inter la arbojn.
Ŝi kuris al tiu loko, kaj poste ŝi ekhaltis, kun krio
pro surpriziĝo.
Unu el la grandaj arboj estis parte trahakita, kaj
staranta apud ĝi, tenante hakilon levitan en liaj manoj,
estis viro konsistanta plene el stano. Liaj kapo kaj brakoj
kaj kruroj estis artikigitaj al lia korpo, sed li staris tute
senmove, kvazaŭ tute ne kapabla sin movi.
Doroteo rigardis lin mirege, ankaŭ la Birdotimigilo,
dum Toto akre bojadis kaj provis mordi la stanajn kru-
56 LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ,
turni ĝin.
“Nun oleu la artikojn de miaj brakoj,” li diris. Kaj
Doroteo oleis ilin kaj la Birdotimigilo zorge fleksis ilin ĝis
ili estis tute liberaj de rusto kaj bonaj kiel novaj.
La Stana Lignohakisto kontente ĝemetis kaj mal-
levis sian hakilon, kiun li apogis per arbo.
“Tio multe komfortigas,” li diris. “Mi tenadis tiun
hakilon en la aero ekde kiam mi rustiĝis, kaj kontentigas
min formeti ĝin finfine. Nun, se vi bonvolos olei la
artikojn de miaj kruroj, mi denove estos normala.”
Do ili oleis liajn krurojn ĝis li povis libere movi ilin;
kaj li multfoje dankis ilin pro sia liberiĝo, ĉar li ŝajnis tre
ĝentila, kaj tre dankema.
“Mi eble starus tie por ĉiam se vi ne estus alven-
inta,” li diris; “do certe vi savis mian vivon. Kial vi
hazarde venis ĉi tien?”
“Ni estas survoje al la Smeralda Urbo, por renkonti
la Grandan Ozon,” ŝi respondis, “kaj ni haltis ĉe via
dometo por tie tradormi la nokton.”
“Kial vi volas renkonti Ozon?” li demandis.
“Mi volas ke li resendu min al Kansas, kaj la Birdo-
timigilo volas ke li metu iom da cerbo en lian kapon,” ŝi
respondis.
La Stana Lignohakisto ŝajnis profunde pensadi dum
momento. Post tio li diris:
“Ĉu vi supozas ke Oz povus doni al mi koron?”
“Nu, mi supozas ke jes,” Doroteo respondis. “Estus
LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ. 57
egale facile kiel doni al la Birdotimigilo cerbon.”
“Vere,” la Stana Lignokahisto respondis, “Do, se vi
permesos ke mi akompanu vin, ankaŭ mi iros al la Smer-
alda Urbo por peti ke Oz helpu min.”
“Kunvenu,” diris la Birdotimigilo elkore, kaj Doro-
teo ankaŭ diris ke ŝi volonte akceptos lin kiel
akompananton. Do la Stana Lignohakisto surŝultrigis sian
hakilon kaj ĉiuj marŝis tra la arbaro ĝis ili atingis la
vojon pavimitan per flavaj brikoj.
La Stana Lignohakisto jam petis ke Doroteo metu la
oleujon en sian korbon. “Ĉar,” li diris, “se pluvos sur min
kaj mi denove rustos, mi bezonegos la oleujon.”
Estis bonsorte ke la nova kamarado fariĝis parto de
la grupo, ĉar baldaŭ post la rekomenco de marŝado ili
atingis lokon kie la arboj kaj branĉoj tiom densis super la
vojo ke ili ne povis tramarŝi. Sed la Stana Lignohakisto
eklaboris per sia hakilo kaj hakis tiom bone ke baldaŭ li
faris trairejon por la tuta grupo.
Doroteo pensadis tiom profunde dum ili marŝis ke
ŝi ne rimarkis kiam la Birdotimigilo stumblis en truon kaj
ruliĝis al la flanko de la vojo. Efektive li devis voki ŝin
por ke ŝi helpu lin restariĝi.
“Kial vi ne ĉirkaŭmarŝis la truon?” demandis la
Stana Lignohakisto.
“Mi ne scias tion fari,” respondis la Birdotimigilo
gaje. “Mia kapo pleniĝis per pajlo, komprenu, kaj tial mi
iras al Oz por peti de li cerbon.”
58 LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ,
“Mi komprenas,” diris la Stana Lignohakisto. “Sed,
malgraŭe, cerbo ne estas la plej bona afero en la mondo.”
“Ĉu vi havas cerbon?” demandis la Birdotimigilo.
“Ne, mia kapo estas tute malplena,” respondis la
Hakisto. “Sed iam mi havis cerbon, kaj ankaŭ koron; do,
provinte ambaŭ, mi multe preferus havi koron.”
“Kial?” demandis la Birdotimigilo.
“Mi rakontos al vi mian historion, kaj tiel vi scios.”
Do, dum ili marŝadis tra la arbaro, la Stana Ligno-
hakisto rakontis tion:
“Mi naskiĝis filo de hakisto kiu hakadis la arbojn en
la arbaro kaj vendis la lignon por gajni sian vivmonon.
Kiam mi plenkreskis ankaŭ mi fariĝis lignohakisto, kaj
post la morto de mia patro mi prizorgis mian maljunan
patrinon dum ŝia cetera vivo. Post tio mi decidis ke
anstataŭ loĝi sola mi edziĝos, por ke min ne plenigu
sento de soleco.
“Unu Manĝtula knabino estis tiom bela ke mi
baldaŭ plenkore amis ŝin. Ŝi, siaflanke, promesis edziniĝi
kun mi tuj kiam mi gajnos sufiĉan monon por konstrui
pli bonan domon por ŝi; do mi eklaboradis pli forvore ol
ĉiam. Sed la knabino loĝis kun maljunulino kiu ne volis
ke ŝi edziniĝu kun iu ajn, ĉar
ŝi estis tiom mallaborema ke ŝi
LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ. 58
LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ. 59