-
Notifications
You must be signed in to change notification settings - Fork 0
/
fromagxo.tks
3430 lines (2634 loc) · 164 KB
/
fromagxo.tks
1
2
3
4
5
6
7
8
9
10
11
12
13
14
15
16
17
18
19
20
21
22
23
24
25
26
27
28
29
30
31
32
33
34
35
36
37
38
39
40
41
42
43
44
45
46
47
48
49
50
51
52
53
54
55
56
57
58
59
60
61
62
63
64
65
66
67
68
69
70
71
72
73
74
75
76
77
78
79
80
81
82
83
84
85
86
87
88
89
90
91
92
93
94
95
96
97
98
99
100
101
102
103
104
105
106
107
108
109
110
111
112
113
114
115
116
117
118
119
120
121
122
123
124
125
126
127
128
129
130
131
132
133
134
135
136
137
138
139
140
141
142
143
144
145
146
147
148
149
150
151
152
153
154
155
156
157
158
159
160
161
162
163
164
165
166
167
168
169
170
171
172
173
174
175
176
177
178
179
180
181
182
183
184
185
186
187
188
189
190
191
192
193
194
195
196
197
198
199
200
201
202
203
204
205
206
207
208
209
210
211
212
213
214
215
216
217
218
219
220
221
222
223
224
225
226
227
228
229
230
231
232
233
234
235
236
237
238
239
240
241
242
243
244
245
246
247
248
249
250
251
252
253
254
255
256
257
258
259
260
261
262
263
264
265
266
267
268
269
270
271
272
273
274
275
276
277
278
279
280
281
282
283
284
285
286
287
288
289
290
291
292
293
294
295
296
297
298
299
300
301
302
303
304
305
306
307
308
309
310
311
312
313
314
315
316
317
318
319
320
321
322
323
324
325
326
327
328
329
330
331
332
333
334
335
336
337
338
339
340
341
342
343
344
345
346
347
348
349
350
351
352
353
354
355
356
357
358
359
360
361
362
363
364
365
366
367
368
369
370
371
372
373
374
375
376
377
378
379
380
381
382
383
384
385
386
387
388
389
390
391
392
393
394
395
396
397
398
399
400
401
402
403
404
405
406
407
408
409
410
411
412
413
414
415
416
417
418
419
420
421
422
423
424
425
426
427
428
429
430
431
432
433
434
435
436
437
438
439
440
441
442
443
444
445
446
447
448
449
450
451
452
453
454
455
456
457
458
459
460
461
462
463
464
465
466
467
468
469
470
471
472
473
474
475
476
477
478
479
480
481
482
483
484
485
486
487
488
489
490
491
492
493
494
495
496
497
498
499
500
501
502
503
504
505
506
507
508
509
510
511
512
513
514
515
516
517
518
519
520
521
522
523
524
525
526
527
528
529
530
531
532
533
534
535
536
537
538
539
540
541
542
543
544
545
546
547
548
549
550
551
552
553
554
555
556
557
558
559
560
561
562
563
564
565
566
567
568
569
570
571
572
573
574
575
576
577
578
579
580
581
582
583
584
585
586
587
588
589
590
591
592
593
594
595
596
597
598
599
600
601
602
603
604
605
606
607
608
609
610
611
612
613
614
615
616
617
618
619
620
621
622
623
624
625
626
627
628
629
630
631
632
633
634
635
636
637
638
639
640
641
642
643
644
645
646
647
648
649
650
651
652
653
654
655
656
657
658
659
660
661
662
663
664
665
666
667
668
669
670
671
672
673
674
675
676
677
678
679
680
681
682
683
684
685
686
687
688
689
690
691
692
693
694
695
696
697
698
699
700
701
702
703
704
705
706
707
708
709
710
711
712
713
714
715
716
717
718
719
720
721
722
723
724
725
726
727
728
729
730
731
732
733
734
735
736
737
738
739
740
741
742
743
744
745
746
747
748
749
750
751
752
753
754
755
756
757
758
759
760
761
762
763
764
765
766
767
768
769
770
771
772
773
774
775
776
777
778
779
780
781
782
783
784
785
786
787
788
789
790
791
792
793
794
795
796
797
798
799
800
801
802
803
804
805
806
807
808
809
810
811
812
813
814
815
816
817
818
819
820
821
822
823
824
825
826
827
828
829
830
831
832
833
834
835
836
837
838
839
840
841
842
843
844
845
846
847
848
849
850
851
852
853
854
855
856
857
858
859
860
861
862
863
864
865
866
867
868
869
870
871
872
873
874
875
876
877
878
879
880
881
882
883
884
885
886
887
888
889
890
891
892
893
894
895
896
897
898
899
900
901
902
903
904
905
906
907
908
909
910
911
912
913
914
915
916
917
918
919
920
921
922
923
924
925
926
927
928
929
930
931
932
933
934
935
936
937
938
939
940
941
942
943
944
945
946
947
948
949
950
951
952
953
954
955
956
957
958
959
960
961
962
963
964
965
966
967
968
969
970
971
972
973
974
975
976
977
978
979
980
981
982
983
984
985
986
987
988
989
990
991
992
993
994
995
996
997
998
999
1000
% -*-latex-*-
% $Id$
% FROMAĜO,
% de Willem ELSSCHOT
% tradukis Michiel MEEUWISSEN
% Ĉi tio estas la teksto, en LaTeXa formato. Ĝi uzatas de `fromtex.tex',
% kiun oni povas LaTeXigi, kaj `fromagxo.tex' kiu estas celita por la
% programo LaTeX2html por krei HTML-version. Eble estontece, kiam mi scias
% kiel fari tion, ekzistos nur unu dokumento.
%
% Bv. sendi al mi ĉiun vian komentarion, pri ĉi tiu teksto.
% Michiel Meeuwissen
% mihxil@gmail.com
%
% versio: 25a de aŭgusto 1999
\rim{Ĉi tiaj rimarkoj kutime estas nur tradukaj, kaj kaŝeblas}
%--------------------------------------------------------------------
\cxapitro{Antaŭparolo}
\pagestyle{empty}
\a{A.1}La flandro Willem Elsschot (1882-1960) -- pseŭdonimo de
Alfons de Ridder -- estas unu el la plej konataj Nederlandlingvaj
antaŭmilitaj verkistoj. Lia verkista stilo estas renoma pro sia koncizeco kaj
observemo. Sed tamen ĝi estas ofte emocia, kortuŝa aŭ cinika.
\a{A.2}Por lerni esperanton kaj eble enkonduki Elsschot-on al esperantistoj, mi
komencis provi traduki lian novelon `Kaas' (Fromaĝo) kiun li verkis en la jaro
1933. `Kaas' estis la libro per kiu li akiris konategecon, precipe en
Nederlando. Aliaj bonkonataj noveloj de Elsschot estas ekz. `Villa des Roses'
(1913) kaj `Lijmen/Het been' (1924/1938). Krome, li verkis sep aliajn novelojn
kaj ankaŭ poemojn.
\a{A.3}Verdire, `Kaas' ekzistas el tri partoj: Unue la dediĉo kiu estas poemo
pri la Nederlanda kritikisto kaj poeto Jan Greshoff, kiu kaŭzis ke Elsschot
skribis ĉi tiun libron. Due la enkonduko kiu verdire estas eseo pri stilo. Kaj
trie la vera rakonto kiu pli malpli estas verkita kiel leteroj de Frans
Laarmans, kiu ne nur en ĉi tiu novelo estas ĉefpersono kaj `alter ego' de la
aŭtoro. Tiuj leteroj estas kvazaŭ direktitaj al la leganto kaj temas pri la
travivaĵoj de Frans Laarmans kiel fromaĝkomercisto.
\a{A.4}Pri la traduko mi volas rimarkigi ke mi nur estis komencanta esperantisto
kaj pro tio ĝi certe estas plibonigebla. Tio veras ne nur pri la tradukado
sed ankaŭ pri la esperanta lingvouzo mem.
%Mi ne esperantigis la plej multajn nomojn nek akuzativigis ilin. Se franca
%esprimo ne estas Nederlanda laŭ mi (ekz. `journal parl\'e' kaj `participe
%pass\'e'), mi ne tradukis ĝin. Kaj se Elsschot emfazigis per supersigno
%(precipe en la enkonduko), mi tiel faris en la traduko.\rim{eble ne tre bona
%solvo}
\a{A.5}Pri la tekniko, vi povas legi je \href{https://github.com/mihxil/fromagxo}{github}.
\\[2ex]
Michiel Meeuwissen $<$mihxil@gmail.com$>$
\clearpage
%-------------------------------------------------------------------------
\pagenumbering{arabic}
\cxapitro{Dediĉo}
\begin{center}
AL JAN GRESHOFF\\[3ex]
\rim{Jan Greshoff (1888-1971) estis Nederlanda poeto kaj kritikisto kiu
stimulis Elsschot-on por skribi ĉi tiun novelon.}
\rim{La traduko de ĉi tiu poemo estas ankoraŭ duba.}
\begin{minipage}{8cm}
\begin{verse}
%??????????????????????????????????????????????????????????????????????
\a{D.1}
Mi tiun voĉon silente aŭskultas\\ % .-.-..-..-.
kiu emfaze, sed raŭke singultas, \\ % -..-..-..-.
kiu malbenas kantante minore \\ % -..-..-..-.
pri la homaro banala senglore.\\[2ex] % ...-..-..-.
% Ik luister zwijgend naar die stem % .-.-.-.-
% die hijgt en hees is, maar vol klem, % .-.-.-.-
% die in mineur zingt bij 't verwensen % .-.-...-.
% van 't alledaagse in de mensen. % .-.-...-.
%\html{}
\a{D.2}
Min altiras la buŝ' dum sekund'\\ % ..-..-..-
kaj malbone fermkreskis ĉi vund';\\ % ..-..-..-
% fermkreskis : ne klare.
li, per tiu, esprimas ridante,\\ % ..-..-..-.
kion vortigis li tiel kredante.\\[2ex] % -..-..-..-.
%konstante ADASISMO
% Ik volg de hoeken van die mond, % .-.-.-.-
% een kwalijk toegegroeide wond % .-.-.-.-
% die alles uitdrukt, als hij lacht, % .-.-...-
% wat hij zo fel in woorden bracht. % .-.-.-.-
%\html{}
\a{D.3}
Li havas edzinon, idaron, gefratojn,\\ % .-..-..-..-.
%konatojn ADASISMO
li havas karegajn kaj multajn amatojn\\ % .-..-..-..-.
pro kiuj plezuras li kiel neniu.\\ % .-..-..-..-.
Sed tamen Jan Greshoff apartas de ĉiu.\\[2ex] % .-..-..-..-.
% apartas??
% Hij heeft een vrouw en kroost en vrinden, % .-.-.-.-.
% hij heeft een hele hoop beminden % .-.-.-.-.
% waar hij plezier aan heeft als geen. % .-.-.-.-
% Toch staat Jan Greshoff heel alleen. % .-.-.-.-
%\html{}
\a{D.4}
Dum ĉiu tago li serĉas, esperas,\\ % .-.-..-..-.
atendas ĉiam kaj ĉiam suferas.\\ % .-.-..-..-.
Li ion aŭdas, leviĝas rapide:\\ % .-.-..-..-.
Li sian finon atendas mucide.\\[2ex] % .-.-..-..-.
% Hij zoekt en kijkt, hij hoopt en wacht % .-.-.-.-
% van d'ene nacht tot d'andere nacht. % .-.-.-..-
% Hij hoort iets en komt overeind: % .-.....-
% Hij wacht in Brussel op zijn eind. % .-.-...-
%\html{}
\a{D.5}
Hop do Jan kara, nu prenu rimenon,\\ % -..-..-..-.
kaj kaŭzu vipante teruran gehenon!\\ % .-..-..-..-.
De via irejo forviŝu la brutojn\\ % .-..-..-..-.
ĝis travivas kor' via la lastajn minutojn. % ..-..-..-..-.
% Vooruit Janlief, hanteer de riem, % .-.-.-.-
% en geef die rotzooi striem op striem! % .-.-.-.-
% Vaag al dat vee van uwe baan % .-.-.-.-
% zo lang uw hart nog mee wil gaan. % .-.-.-.-
\end{verse}
\end{minipage}
\end{center}
\cleardoublepage
%-----------------------------------------------------------------------
\pagestyle{plain}
\cxapitro{Enkonduko}
\a{E.1}Buffon diris ke la stilo estas la homo mem. Pli koncize kaj
pli ĝuste ne eblas diri. Sed sentemulon malmulte helpas tiu slogano, kiu tie
staras kiel modelo eternigota de ŝtonhakisto. Ĉu tamen oni entute per vortoj
povas iom komprenigi tion, kio stilo fakte estas?
\a{E.2}El la plej alta stilstreĉiĝo la tragikaĵo naskiĝas. En la destino de
homoj mem ĉio estas tragika. Pensu pri la vortoj de Ijob\rim{Mi ne trovis ĉi
tion en la Biblio}. `Ĉi tie la koleruloj ĉesigis la ĵetiĝadon, ĉi tie li, kiu
senfortiĝis, trovas ripozon,' kaj vi vidas apud viaj piedoj la svarmantan,
sekskuniĝantan, manĝantan, preĝantan homaron kaj apude ŝutlokon por tiuj kies
lasta kramfo senmoviĝis. Stilo intense rilatas al la muziko, kiu kreskis el la
homa voĉo, per kiu oni ĝojkriis kaj plendis {\em antaŭ} ol tio ekzistis skribite. Kaj
la tragikaĵo rilatas al intenseco, al mezuro kaj harmonio, al haltopunktoj,
variado de ĝojkrioj kun lantoj kaj gongobatoj, de simpleco kaj sincereco kun
mokmalica rikanado.
\a{E.3}Jen vi havas maron kaj super tiu, ĉielon. Unue, la bluan firmamenton
tute plenigas kolosa ravaĵo. Tiu, kiu foriras de blua ĉielo, kapablu krei
ĉielon tiel bluan kiel neniam iu reala ĉielo estis. La rigardanto estu tuj
trafita de la rimarkinda bluo\rim{algemeen het blauw: la bluo, het blauwe: la
bluaĵo} de tiu firmamento, sen tio, ke oni diris al li `tiu ĉielo estas tre,
{\em tre} blua'. Li mem ja havas animon, kiu diras tion al li, ĉar stilon
povas kompreni nur tiuj, kiuj havas animon.
\a{E.4}Tiu ĉielo restu blua kaj netuŝita tiel longe, ĝis la bluaĵo komplete
penetris lian animon. Sed ne {\em tro} longe, alimaniere li pensas
`Jes\rim{Ja}, tiu ĉielo estas blua, tion oni ne povas nei, tion mi nun
scias'. Kaj li turnas la dorson al via ĉielo por ekkonsiderado
\rim{enkonsideriĝi na analogie van: enpensiĝo: in gedachte verzinken} sur
nivelon individuan.
%Kaj tuj kiam li
%estas ekster viaj ungegoj, tiam vi ne persvadas lin je dua fojo sur la lokon de
%el kie li alrigardu aŭ alsentu, almenaŭ ne per dua blua ĉielo.
Kaj tuj kiam li estas ekster viaj ungegoj, tiam vi ne povas duafoje venigi lin
al la loko, sur kiu li alrigardu aŭ alsentu, almenaŭ ne per dua blua ĉielo.
Ju pli intensa la bluo estas, des pli bone, ĉar des pli baldaŭ li estas tute
okupata de tio. Kaj se vi komencas per nigra ĉielo, tiam la nigro tuj
tinkturmakulu lian tutan haŭton.
\a{E.5}Kiam la blua ravaĵo daŭris sufiĉe longe, tiam venas la unua nubeto per
kiu li rimarkas ke li tie ne staras por fikse rigardi tiun bluan ĉielon ĝis la
fino de siaj tagoj. Kaj iom post iom la bluaĵo ŝrumpas ĝis ĉionkovra ĥaoso de
nubograndegaĵoj.
\a{E.6}Gongobato anoncas la unuan nubeton kaj nova bato ĉiufoje procesion da
novaj monstroj.
\a{E.7}La unua gongobato ludas direktantan rolon, kiel la unua naskiĝo en
familio. La aliuloj naskiĝas sammaniere, sed oni kutimiĝas al ĉio, ankaŭ
al akuŝo, kaj la suprizo laŭgrade malplifortiĝas.
\a{E.8}Tiu unua gongobato venu kiam ĉio estas pura kaj blua, amo kaj feliĉo,
kiam oni atendas ĉion escepte gongobaton. Ĝi avertu, ĝi ĝenu, sed ne
ektimigu. Io kiel la `frato, vi devas morti' de tiuj monaĥoj\rim{mi ne konas
tiujn monaĥojn, kiuj ili estas?}, je iu somera posttagmezo. Ĝi estu donita, ho,
tiel mallaŭte. La viro demandu sin, kio tio estis? Se {\em ankaŭ} tio estis
jubilado, tiam ĝi estis strangmaniera faro. Li, post tiu unua gongobato,
ekmalfidu la bluan ĉielon kiel iu kiu subite gustumas ion en la manĝo aŭ en la
paca herbo subite vidas ion movi ĉe absoluta senvento. Li devas demandi sin ĉu
li aŭdis ion suspektan kaj ĉu tio tiea malproksima estas nubo. Estas dezirinde
ke iom post tio li konkludu ke tio ne estis gongobato, sed ke io ne estas en
ordo en la gorĝo de la jubilantoj. Tio atingeblas nur se la unua bato estas
farita mallaŭte kaj ne daŭras tro longe.
\a{E.9}Vespere, vi sidas legante libron en forlasita domo. Kaj subite ŝajnas
al vi ke povas esti ke vi eble aŭdis ion. \rim{ebleble, eble ajn} Ne, la
silento daŭras kaj via koro ree iras sian apatian vojon.
\a{E.10}Se la unua gongobato estas tro laŭta, tiam nenio povas veni kio
impresas. Tiam li pensas `nu, ĉu tion ĝi alcelas? Bone, okazu do'. Kaj tuj
li ŝtopas siajn orelojn. Aŭ li batalas kontraŭ via kermesbruego per propra
energio kaj mal\-ferm\-ad\-as siajn orelojn vaste, sciante ke li baldaŭ ne aŭdos ion.
Ĉar konstanta forta sono egalas perfektan silenton. Kaj la viro, kiu tiel
subite ekgongobatadas, vere\rrim{wel} ŝajnas freneza mem.
\a{E.11}Nu kiam tiu stranga blua ĉielo daŭris ankoraŭ tempeton, tiam dua
bato sekvas.
\a{E.12}Tiu via viro nun vidas nubon kaj pensas `Mi do aŭdis bone. {\em Ne estis}
tio jubilado'. Kaj por esti certa, ĉar ankoraŭ li ne scias kion fari per tiu
bluo, li serĉas la unuan gongobaton en tio, kio jam estas pasinta. Se li
klopodus tion, tiam li trovas ĝin kaj pensos `Kion mi diris, tio ne eskapis de
mi'. Tamen li ne havas tutan certecon ke tiu unua estis donita antaŭpripensite,
{\em tiel} malforta ĝi estis, kaj {\em tiel} neatendita.
\a{E.13}La viro en sia forlasita domo ekstaras kaj aŭskultas. Kaj post tio,
ili ekaldrivas. Laŭgrade, plirapidiĝante, la bluo forpremiĝas kaj la
grandegaĵoj amasiĝas. La gongobatoj sekvas unu la alian pli rapide kaj via
viro jam antaŭvidas la venontajn batojn. Li mem volas preni la kondukadon,
ĉar li pensas ke li navigas kaj ne konscias ke li estas navigata. Kiam li diras
`N\'un la bato venas kiu disfaligos la turon, mi volas tion,' ĝuste tiam la
gongo silentas kaj tra la nuboj blua makuleto iĝas videbla.
\a{E.14}Li pensas `nu, tio superas mian atendon. Eblis esti pli serioza\rim{'t
Had erger kunnen zijn}. {\em Mi} estus disfaliginta la amason, tiukaze estus
fino.' Li ne scias ke tiu bato nun ne povis veni, ĉar la bluo estas forgesita,
ĉar la premmarko de la bluo viŝiĝis el lia animo. Kaj la bato en si mem ne
estas la celo. La celo estas la bluo {\em kaj} la bato, la bluo se la bato
estas atendata kaj la bato se oni denove eksuĉas la bluon.
\a{E.15}La viro en la malplena domo denove eksidas.
\a{E.16}Kaj kiam dekafoje la spektanto vidis la bluon, ĉiun venontan fojon dum
pli mallonga tempo, kaj pensas `jes\rim{ja}, nun mi scias, alceliĝas la senĉesa
alternado de bluo kaj nubograndegaĵoj', {\em tiam} la bato venas. Ĝi
travibrosonas\rim{kobajo ne ŝatas tiajn aĵojn} lian korpon kaj punktas lian
haŭton. La viro en la silenta domo volas ekstari, sed ne kapablas. Li ne estas
tima, sed paralizita de la majesto de tiu unu gongobato. Li pensas `per tio vi
ne regalu min denove' kaj preparas sin por kontraŭstari la sekvan baton tiel,
kiel en la cirko oni atendadas pistolpafojn ĉar unu pafiĝis.
\a{E.17}Li eraras, tio estis {\em la} bato.
\a{E.18}Se vi volas fini per blua ĉielo, tiam povas ankoraŭ veni kelkaj
batoj, sed tiuj estas nur formortado, ordigo, la fina flugilklakado de birdo.
Se tamen vi mem estas tedata de tiu blua ĉielo, tiam estas fino, Amen kaj
fino.
\a{E.19}Li ankoraŭ sidas tie kiam nenio plu estas, nek gongobatoj nek
nubograndegaĵoj. Eĉ ne blua ĉielo.
\a{E.20}Li fermas vian libron kaj foriras, forgesinte sian ĉapelon.
\a{E.21}Dumvoje li haltas momenton kaj murmuras: `Jen, kia afero.'\rim{was
me dat een geschiedenis} Li turnas sin lastafoje, poste iras plue kaj
malaperas el la horizonto. La necerteco de la tragikeco tuŝis lian animon.
\a{E.22}En la naturo, la tragikeco estas en la okazintaĵo mem. En la arto ĝi
pli estas en la stilo ol en tio kio okazas. Oni povas pentri haringon tragika,
kvankam pri tia besto nenio estas kio estas tragika per si mem. Kontraŭe, ne
estas sufiĉe diri `Mia povra patro estas morta' por atingi tragikan efikon.
\a{E.23}En la muziko, la abstrakteco de la tragikeco estas pli klara. La
tragikecon de {\em Erlk\"onig} de Schubert ne plialtigas la vortoj de Goethe,
%http://www.best.com/~donh/Esperanto/Literaturo/Poezio/elfrego.html
kvankam infano estas strangolata en tiu. Male, tiu strangolado fortiras
la atenton for de la tragika ritmo.
\a{E.24}Samtiel en la literaturo, en kiu oni ne disponas gamojn kaj devas
kontentigi sin per mizeraj vortoj. Kaj pro tio ke ĉiu vorto ja vekas bildon,
per la sinsekvo de vortoj per si mem skeleto formiĝas sur kiu stilo povas esti
ŝmirata. Oni ne povas pentri sen iu surfaco.
\a{E.25}Sed la skeleto mem estas akcesoraĵo, ĉar la plej alta stilstreĉiĝo
atingeblas ĉe la plej minimuma okazaro. Tuta Rodin estas tiel same kompleta en
unu el tiuj manoj, kiel en la ensemblo de tiuj sep urbanoj de Kalezo kaj estas
miraklo ke li persistis tiun streĉon en ĉiuj tiuj dum urbanoj. Bonŝance ne
estis sepdek. Sama norma skeleto per malsamaj temperamentoj do surŝmiriĝos tiel
tute alimaniere ke neniu, sub tiuj unu al la alia tutaj fremdaj produktoj,
supozos saman ostaron.
%Estas ĉefafero ke oni akiras ion por manumi al kio oni
%povas lasi liberon kuron kun memkontenteco per sia stilkolero.
Ĉefafero estas ke oni ekhavu ion manipulotan, pri kio oni povas liberkure
stilkoleri. Pro tio oni devus liberlasi lernejanojn je la elekto de la temo
kaj ne devigi tiujn kvindek sep tiel malsamajn kompatindulojn, en sama
posttagmezo, priskribi la Printempon aŭ la Entombigon de Patrino. Kaj se unu al
sia instruisto sendus leteron en kiu li diras kial li hodiaŭ rifuzas fari iun
verkaĵon, pri kio ajn, tiam tiu letero estu lia verkaĵo.
\a{E.26}La efekto, kiun oni volas atingi, estu konforma al ies propra
animstato. Kiu mem estas en sincera bona humoro, ne provu generi tragikan
impreson, alimaniere falsaj sonoj naskiĝas kiuj aĉigas la tuton. Se ne la
gajeco estas uzata por enkadrigi seriozan streĉon. Sed tiukaze tiu gajeco
montru iun apartaĵon, tiel kiel la bluo de tiu ĉielo. Ekde la ekkanto, ĉar
libro estas kanto, oni observadu la finakordon, de kiu io estu teksita tra la
tuta rakonto, kiel la gvida ideo tra simfonio. La leganto laŭgrade eksentu
malkvieton, tiel ke li levas sian kolumon kaj pensas pri sia pluvombrelo dum
la suno ankoraŭ staras en sia plena gloro.
\a{E.27}Kiu ne ĉesas observadi la finon, per si mem evitos ĉiun
tromultvortecon, ĉar li ĉiufoje demandos sin ĉu ĉiuj el liaj detaloj
efektive\rrim{wel} kunhelpas atingi lian celon. Kaj jam baldaŭ li malkovras ke
ĉiu paĝo, ĉiu frazo, ĉiu vorto, ĉiu punkto, ĉiu komo proksimigas la celon aŭ
tenas ĝin je distanco. Ja neŭtraleco ne ekzistas en la arto.
\a{E.28}Kio ne necesas, estu forpuŝita kaj tie kie eblas per unu persono,
amaso estas superflua.
\a{E.29}En la arto oni ne rajtas provi. Ne provu insulti se vi ne estas
kolera, ne plori se via animo estas drenita, ne ĝojkrii\rim{ĝenerale:
juichen: ĝojkrii jubelen: jubili} tiel longe kiel\rim{(M)} vi ne estas plena
de ĝojo. Oni povas provi baki panon, sed oni ne provas kreitaĵon. Ankaŭ oni
ne provas naski. Tie kie gravedeco ekzistas, sekvas la naskado\rim{naski?} per
si mem, je konvena tempo\rim{siatempe?}.
\cleardoublepage
%-------------------------------------------------------------------------
\cxapitro{Personoj}
Frans Laarmans, {\em skribisto ĉe la General Marine and Shipbuilding Company,
poste negocisto, poste denove skribisto.} \rim{ĝenerale: ? negocisto: koopman
komercisto: koopman, zakenman aferisto: zakenman }
La patrino de Laarmans {\em (spiritkaduka kaj mortanta)}.
Kuracisto Laarmans, {\em frato de Frans.}
Sinjoro Van Schoonbeke, {\em amiko de la kuracisto kaj la kulpo de ĉio.}
Hornstra, {\em fromaĝnegocisto en Amsterdamo.}
Fine, {\em edzino de Laarmans.}
Jan kaj Ida, {\em iliaj infanoj.}
Sinjorino Peeters, {\em najbarino kiu estas galfebrulo.}
Anna van der Tak
Tuil
Erfurt
Bartherotte
{\em Skribistoj ĉe la General Marine.}
Boorman, {\em konsilanto por komercistoj.}
La maljuna Piet, {\em maŝinisto ĉe la General Marine.}
La juna Van der Zijpen, {kiu volas asocii sin.}
Amikoj de Van Schoonbeke.
\cleardoublepage
%-----------------------------------------------------------------------
\cxapitro{Elementoj}
Fromaĝo. {\em Fromaĝrevo. Fromaĝfilmo. Fromaĝentrepreno.
Fromaĝtagiĝo. Fromaĝkampanjo. Fromaĝmino. Fromaĝmondo. Fromaĝŝipo.
Fromaĝnegoco. Fromaĝfako. Fromaĝromano. Fromaĝmanĝantoj. Fromaĝhomo.
Fromaĝbulo. Fromaĝisto. Fromaĝtrusto. Fromaĝdrako. Fromaĝmizero.
Fromaĝtestamento. Fromaĝfantazio. Fromaĝmuro. Fromaĝdemando.
Fromaĝveturilo. Fromaĝaflikto. Fromaĝturo. Fromaĝvundo.}
{\sc g.a.f.p.a.} {\em General Antwerp Feeding Products Association.}
Kelo de l' staplokompanio Bluĉapeloj.
Oficejo de Laarmans {\em kun telefono, skribotablo kaj skribmaŝino.}
Triktrakskatolo.
Korbovalizo.
Granda fromaĝbutiko.
Tombejo.
\cleardoublepage
%---------------------------------------------------------------------------
\cxapitro{I}
\ax{Patrino}{1.1}Fine mi ree skribas al vi, ĉar grandaj aferoj estas okazontaj,
estante per la agado de sinjoro Van Schoonbeke.
\a{1.2}Sciu ke mia patrino mortis.
\a{1.3}Estis kompreneble malagrabla afero, ne nur por ŝi sed ankaŭ por miaj
fratinoj, kiuj preskaŭ ĝis propra morto lacigis sin por gardi ŝin.
\a{1.4}Ŝi estis maljuna, tre maljuna. Mi ne scias ŝian aĝon pli precize
ol per kelkaj jaroj. Vere malsana ŝi ne estis, sed ĝisfunde eluzita.
%Op een paar jaar na weet ik niet precies hoe oud zij was.
\a{1.5}Mia plej maljuna fratino, ĉe kiu ŝi loĝis, estis bona por ŝi. Ŝi
trasorbigis ŝian panon, zorgis pri fekado kaj donis al ŝi terpomojn
senŝeligotajn\rim{por senŝeligi?} por teni ŝin okupata. Ŝi senŝeligis,
senŝeligis, kvazaŭ por armeo. Ni ĉiuj portis niajn terpomojn al mia
fratino kaj ŝi ankaŭ ricevis tiujn de la superetaĝa sinjorino kaj de kelkaj
najbaroj, ĉar kiam oni provis igi ŝin ankoraŭ unu fojon resenŝeligi sitelon
da jam senŝeligitaj terpomoj, pro manko de provizo, tiam ŝi rimarkis kaj
efektive diris `tiuj estas jam senŝeligitaj'.
\a{1.6}Kiam ŝi ne plu kapablis senŝeligi, ĉar manoj kaj okuloj ne plu bone
kunlaboris, tiam mia fratino donis al ŝi por disfibrigi\rim{disfibrigotan}
lanon kaj kapokon, kiun surdormado degenerigis en malmolajn floketojn. Tio
kaŭzis multan polvon kaj patrino estis tute flokkovrita, de la kapo ĝis la
piedoj.
\a{1.7}Tiele, daŭradis ĉiam, kaj dumnokte kaj dumtage: duondormi, disfibrigi,
duondormi, disfibrigi. Kaj de tempo al tempo rideto interrompis tion. Dio scias
al kiu.
\a{1.8}Pri mia patro, kiu estis morta nur proksimume kvin jarojn, ŝi nenion plu
sciis. Tiu neniam estis ekzistinta, kvankam ili havintis naŭ infanojn.
\a{1.9}Kiam mi vizitis ŝin, mi kelkfoje parolis pri li por tiel provi
rekonsciigi ŝin.
\a{1.10}Mi tiaokaze demandis ŝin, ĉu ŝi vere ne plu konas Krist-on, ĉar tiel li
estis nomita.
\a{1.11}Ŝi terure uzis ĉiujn fortojn por kompreni min.
\a{1.12}Ŝi ŝajnis kompreni ke ŝi komprenu ion, ŝi venis antaŭen en sia
seĝo kaj rigardis min kun streĉita vizaĝo kaj ŝvelantaj dormvejnoj:
estingiĝanta lampo kiu riskas eksplodon kiel adiaŭon.
\a{1.13}Post mallonga tempo la sparko reestingiĝis kaj tiam ŝi donis tiun
nervoŝiran rideton\rim{kiu iris ĝis la osta medolo}. Se mi insistis tro
longtempe, ŝi ektimis.
\a{1.14}Ne, la pasinteco ne plu ekzistis por ŝi. Ne Krist, ne infanoj, nur
ankoraŭ ka\-pok\-dis\-fibrigado.
\a{1.15}Unu afero ankoraŭ fantomis en ŝia kapo, nome ke lasta malgranda
hipoteko de unu el ŝiaj domoj ne estis finpagita. Ĉu ŝi volis ankoraŭ unue
kolekti tiun lastan monsumeton?
\a{1.16}Mia virta fratino parolis pri ŝi, kie ŝi ĉesidis, kiel pri iu kiu
forestas: `Ŝi bone manĝis. Ŝi estis tre ĝena hodiaŭ.'
\a{1.17}Kiam ŝi ne plu kapablis kapokdisfibrigi, ŝi sidis ankoraŭ iomtempe kun
siaj bluaj artikaj manoj paralelaj sur sia sino aŭ gratis sian seĝon dum multaj
horoj, kvazaŭ la disfibrigado ankoraŭ postefikis. Ŝi ne plu distingis hieraŭ de
morgaŭ. Ambaŭ nur signifis: `ne nun'. Ĉu tion kaŭzis ke ŝia vido malfortiĝis
aŭ ĉu ke ĉiutempe fispiritoj rajdis sur ŝi? Ĉiel, ŝi ne sciis ĉu estas tago aŭ
nokto, ellitiĝis kiam ŝi devis kuŝi kaj dormis kiam ŝi devus paroli\rim{..had
moeten praten..}.
\a{1.18}Se ŝi kroĉis murojn kaj meblojn, tiam ŝi ankoraŭ povis iom
paŝi. Dumnokte, kiam ĉiuj dormis, ŝi ellitiĝis, mallerte iris en sian seĝon kaj
komencis disfibrigi kapokon kiu ne estis, aŭ serĉis tiom longe ĝis ŝi kaptis la
kafmuelilon, kvazaŭ ŝi intencis pretigi kafon por iu samideulo.
\a{1.19}Kaj ĉiamas tiu nigra ĉapelo sur ŝia griza kapo, ankaŭ dumnokte,
kvazaŭ ŝi pretus por eliri. Ĉu vi kredas je sorĉado?
\a{1.20}Fine ŝi kuŝiĝis kaj kiam ŝi senkontraŭstare lasis forpreni tiun
ĉapelon, mi sciis ke ŝi ne plu ellitiĝos.
%--------------------------------------------------------------------------
\cxapitro{II}
\ax{La morto de patrino}{2.1}Tiun vesperon mi kartludis ĝis noktomezo en la Tri
Reĝoj kaj trinkis kvar glasojn da pala elo, tiel ke mi estis en plej bona
kondiĉo por tre facile tradormadi la tutan nokton.
\a{2.2}Mi provis plejeble silente senvestigi min, ĉar mia edzino dormis jam
longtempe kaj mi ne ŝatas tiun riproĉadon.\rim{M: tedan ripetadon. mi ne
tre ŝatas tiun esprimon. Mi ŝanĝis al 'riproĉadon'.}
\a{2.3}Tamen kiam mi ekstaris sur unu kruro por demeti mian unuan ŝtrumpon,
mi falis kontraŭ la noktotablon kaj ŝi subite vekiĝis.
\a{2.4}`Hontu,' komenciĝis.
\a{2.5}Kaj post tio la sonorilo sonis tra nia silenta domo, kaj tial mia edzino
eksidis rekte.
\a{2.6}Dumnokte, tia sonorilsono estas solena.
\a{2.7}Ni ambaŭ atendis ĝis la resonado en la ŝtuparejo estis formortinta,
mi kun batanta koro kaj kun mia dekstra piedo en miaj manoj.
\a{2.8}`Kio tio povas esti?' flustris ŝi. `Rigardu tra la fenestro, vi ja
estas nur duone senvestiĝinta.'
\a{2.9}Kutime ne ĉi tiel finiĝis, sed tiu sonorilo silentigis ŝin.
\a{2.10}`Se vi ne tuj iras rigardi, tiam mi iros mem,' minacis ŝi.
\a{2.11}Sed mi sciis kio tio estas. Kio alia povis esti?
\a{2.12}Mi vidis ombron stari antaŭ nia pordo, kaj ĝi kriis ke ĝi estas Oscar
kaj petis min tuj kuniri al patrino. Oscar estas unu el miaj bofratoj, viro
nemalhavebla ĉe ĉi tiaj okazoj.
\a{2.13}Mi diris al mia edzino pri kio temas, vestigis min kaj iris malfermi
la pordon.
\a{2.14}`Okazos ĉi-nokte,' garantiis mia bofrato. `La agonio komenciĝis. Kaj
surĵetu ŝalon, ĉar malvarmas.'
\a{2.15}Mi obeis kaj iris kun li.
\a{2.16}Ekstere, silentis kaj serenis, kaj ni vigle paŝadis, kiel duo kiu
rapidas al iu nokto\-laboro.
\a{2.17}Veninte apud la domon, mi maŝine etendis la manon al la sonorilo, sed
Oscar retenis min, demandis ĉu mi freneziĝis kaj igis la leterkeston
mallaŭte klaki.
\a{2.18}Nin envenigis mia nevino, filino de Oscar. Neaŭdeble ŝi fermis la
pordon malantaŭ ni kaj diris, ke mi ja supreniru, kion mi ankaŭ faris, sekvante
Oscar-on. Mi forprenis mian ĉapelon, kio alie hejme ĉe patrino ne kutimis.
\a{2.19}Mia frato, miaj tri fratinoj kaj la superetaĝa sinjorino sidis en la
kuirejo, flanke de la ĉambro kie ŝi supozeble ankoraŭ kuŝis. Kie ŝi
kuŝus alikaze.
\a{2.20}Maljuna monaĥino, cetere kuzino de ni, neaŭdeble glitis al la kuirejo
kaj tiam do returnis.
\a{2.21}Ĉiuj rigardis min kvazaŭ ili povis riproĉi min pro io kaj unu el
ili lispante bonvenigis min.
\a{2.22}Ĉu mi devis stari aŭ sidi?
\a{2.23}Stari, tiel ŝajnus ke mi tenas min preta por tuj foriri. Kaj sidi,
kvazaŭ mi kontentiĝis pri la tuta situacio, ankaŭ pri tiu de patrino. Sed tial
ke ili ĉiuj estis sidantaj, ankaŭ mi prenis seĝon kaj iom izolite eksidis,
ekster la lumo de la lampo. Neordinara streĉo regis. Ĉu eble pro tio ke la
horloĝo estis haltigita?
\a{2.24}Estis diable varme en tiu kuirejo. Kaj aldone, tiu virinaro kun
ŝvelintaj okuloj, kvazaŭ ili senŝeligis cepojn.
\a{2.25}Mi ne sciis kion mi povus diri.
\a{2.26}Demandi kiel patrino fartas, ne eblis, ĉar ĉiu sciis ke nun la
kabloj estas malligataj.\rim{Mi ne scias la esprimon `de kabels losgooien'. Mi
konkludis ke ĝi estas inventaĵo de Elsschot. Pro tio mi tradukis ĝin
laŭvorte.}
\a{2.27}Plori estintus\rim{zou beste geweest zijn.. estinta} plej bone, sed
kiel komenci? Subite aŭdigi plorsingulton? Aŭ preni mian naztukon kaj viŝi
miajn okulojn, ĉu malsekajn aŭ ne malsekajn?
\a{2.28}Tiu mizera pala elo ekefikis nur nun, supozeble kaŭzite de la varmego
en tiu malgranda kuirejo, tiel ke mi ekŝvitis.
\a{2.29}Por fari ion, mi ekstaris. `Nu, iru do rigardi,' diris mia frato, kiu
estis kuracisto.
\a{2.30}Li tre normale parolis, ne tro laŭte, sed tamen {\em tiel} laŭtvoĉe ke
mi nun certe sciis ke mia vesperpromenado ne maltrafos sian celon. Mi obeis
lian konsilon, ĉar mi timis naŭziĝi pro tiu biero, pro la varmego kaj pro la
etoso en tiu kuirejo. Ili atribuus tion al la emocio, sed imagu ke mi
ekvomadus.
\a{2.31}Ĉi tie malpli varmis kaj preskaŭ mallumis. Ankaŭ tio superis mian
atendon.
\a{2.32}Sur la noktotablo brulis soleca kandelo, kiu ne lumigis patrinon, altan
sur ŝia lito, do ŝia mortbatalo ne ĝenis min. Nia kuzino, la monaĥino, preĝante
sidis.
\a{2.33}Kiam mi longtempe staris, tiam mia frato eniris, prenis la kandelon,
tenis ĝin alta kvazaŭ en kuntorĉa procesio, kaj lumigis patrinon.
\a{2.34}Sendube, li vidis ion, ĉar li iris al la pordo kaj petis la kunularon
enviciĝi.
\a{2.35}Mi aŭdis ke seĝoj estas forŝovataj kaj jen ili estis.
\a{2.36}Post momento, mia plej maljuna fratino diris ke estas finita, sed la
monaĥino kontraŭdiris tion, dirante ke la du larmoj ne jam falis. Ĉu tiuj
eble falu el patrino?
\a{2.37} Do, ĉi ĉio prenis pli ol horon, dum kiu min daŭre ĝenis tiu biero, sed
tiam estis deklarita ke ŝi estas morta.
\a{2.38}Kaj ili pravis, ĉar kiel ajn mi interne komandis ŝin rekte eksidi kaj
dispeli la tutan bandon per ŝia terura rideto, tute ne efikis. Ŝi kuŝis tiel
senmove, kiel nur mortinto povas kuŝi.
\a{2.39}Do rapide okazis kaj malmulte mankis ke \rim{tiel diras M, mi ne tute
kontentas} mi ne ĉeestis la aferon.
\a{2.40}Mi tute malvarmiĝis kiam la virina ĥoro ekploris kaj mi ne povis
konsenti.
\a{2.41}Kie do ili trovis ĉiujn tiujn larmojn, ĉar tiuj ne estis la unuaj, tion
mi ja rimarkis laŭ iliaj vizaĝoj. Bonŝance ankaŭ mia frato ne ploris. Sed li
estas kuracisto kaj ili ĉiuj scias ke li kutimas al samspecaj scenoj, tiel ke
mi do tamen embarasiĝis.
\a{2.42}Mi klopodis ripari ĉion. Mi ĉirkaŭbrakis la virinojn kaj firme
manpremis ilin. Mi opiniis ke estas senekzemple ke ŝi ĵus ankoraŭ vivis kaj nun
ne plu.
\a{2.43}Kaj subite miaj fratinoj ĉesigis \rim{aŭ ĉesis} la ploradon, iris preni
akvon, sapon kaj mantukojn kaj komencis lavi ŝin.
\a{2.44}La efiko de la biero estis nun tute pasinta, kio vere\rrim{wel} pruvas
ke mi sentis minimume tiom da emocio kiom la aliuloj.
\a{2.45}Mi denove sidigis min en la kuirejo ĝis oni pretis pri ŝia ornamaĵo kaj
tiam ni estis vokitaj ankoraŭ unufoje apud la liton.
\a{2.46}En tiu mallonga tempo ili efektivigis multon kaj la kara kadavro
verdire aspektis nun pli bone ol kiam ĝi vivis kaj ridis antaŭen, senŝeligante
aŭ disfibrigante. `Onklino estas vere bela,' diris nia kuzino la monaĥino,
rigardante kun kontento la liton kaj patrinon.
\a{2.47}Kaj ŝi devas scii, ĉar ŝi estas nigrafratino en Lier, speco kiu
ekde sia juneco ĝis sia lasta tago estas sendata al unu malsanulo post la
alia kaj sekve tre ofte ĉesidas kadavron.
\a{2.48}Post tio, mia nevino pretigis kafon, kiun la virinoj tre\rrim{wel}
meritis kaj Oscar estis permesita konfidi la entombigon al unu el siaj amikoj,
kiu estas minimume same bona kaj malmultekosta kiel ĉiuj aliuloj. `Estas bone,
Oscar,' diris mia plej maljuna fratino kun laca gesto, kvazaŭ ŝi eĉ ne iomete
interesiĝis pri tiu prezodemando.
\a{2.49}Mi vidis ke la kunesto baldaŭ finiĝos, sed mi ne bone kuraĝis doni
ekzemplon\rim{het voorbeeld geven}, ĉar mi estis veninta laste.
\a{2.50}Unu el miaj fratinoj oscedis dum ŝi ankoraŭ faligis kelkajn larmojn kaj
tiam mia frato surmetis sian ĉapelon, ankoraŭfoje manpremis ĉiun kaj iris.
\a{2.51}`Mi do iros kun Karel,' nun diris mi. Tiuj estis, mi kredas, la unuaj
vortoj, kiujn mi eligis. Ili povis impresi ke mi kuniras intence por Karel, ĉar
ja eĉ kuracisto povas bezoni konsolanton?
\a{2.52}Kaj tiel mi eldomiĝis.
\a{2.53}Estis la tria kiam mi denove staris en nia dormoĉambro kun mia piedo en
la manoj, demetante mian ŝtrumpon.
\a{2.54}Mi estis dormemega kaj por ne devi rakonti ĉion mi diris ke la situacio
ne ŝanĝiĝis.
\a{2.55}Pri la entombigo malmulto direblas. Tiu pasis normale kaj mi ne mencius
ĝin, ne pli ol la tutan morton, se ne estus ke tiel mi rilatiĝis kun sinjoro
Van Schoonbeke.
\a{2.56}Kiel kutime, mia frato, mi mem, mia bofrato kaj kvar kuzoj staris en
duona luna ciklo ĉirkaŭ la ĉerko antaŭ ol ĝi estis forprenita. Malpli proksimaj
parencoj, amikoj kaj konatoj nun envenis kaj rondiris, manprenante ĉiujn el ni,
flustrante vorton de kompato aŭ fikse rigardante, rekte en miajn okulojn.
Multaj venis, verdire multe tro multaj, mi opiniis, ĉar daŭradis.
\a{2.57}Mia edzino metis funebran brakbanton\rim{(M)} ĉirkaŭ mian brakon, ĉar
mi interkonsentis kun mia frato ne igi fari funebran kostumon, ĉar tiu tiom
malmulte utilus post la entombigo. Kaj la mizera banto certe estis tro larĝa,
ĉar ĝi daŭre malsuprenglitis. Po tri aŭ kvar manprenoj, mi ĉiufoje devis
suprenŝovi ĝin. Kaj tiam ankaŭ venis sinjoro Van Schoonbeke, amiko kaj samtempe
kliento de mia frato. Li faris kiel la aliuloj estis farintaj, sed pli ŝike kaj
kun pli da modesteco. Mondumano, tion mi ja vidis.
\a{2.58}Li kuniris al la preĝejo kaj al la tombejo kaj kiam ĉio estis aranĝita
li enpaŝis kun mia frato en unu el la kaleŝoj. Tie mi estis prezentita al li
kaj li invitis min foje viziti lin. Kaj tion mi faris.
%---------------------------------------------------------------------------
\cxapitro{III}
\ax{Van Schoonbeke}{3.1}Tiu sinjoro Van Schoonbeke apartenas al maljuna riĉa
familio. Li estas fraŭlo kaj loĝas sole en granda domo en unu el niaj plej
belaj stratoj.
\a{3.2}Monon li havas abunde kaj monon ankaŭ ĉiuj liaj amikoj havas. Plej ofte
ili estas juĝistoj, advokatoj, negocistoj, aŭ eksnegocistoj. Ĉiu membro de tiu
societo posedas minimume unu aŭton, escepte sinjoro Van Schoonbeke mem, mia
frato kaj mi. Sed {\em kapablas} sinjoro Van Schoonbeke havi aŭton, se li
volus, kaj neniu scias tion pli bone ol liaj amikoj mem. Ili do opinias tion
stranga kaj fojfoje diras `tiu diabla Albert'.
\a{3.3}Estas io alia pri mia frato kaj mi.
\a{3.4}Estante kuracisto, li ne havas bonan ekskuzon por ne havi aŭton, des
pli pro tio ke li biciklas kaj tiel evidentigas ke li ja povus uzi unu. Sed por
ni, barbaroj, kuracisto estas sankta kaj staras apud la pastro. Sekve nur pro
sia kuracisteco mia frato estas pli malpli prezentebla, ankaŭ sen aŭto. Ĉar
en sia medio sinjoro Van Schoonbeke ĝustadire ne rajtas havi amikojn sen mono
aŭ titoloj.
\a{3.5}Se ili eniras kaj suprizas lin kun fremdulo, tiam li prezentas la
novulon tiel ke ĉiu pensas ke la viro estas minimume cent procentojn pli grava
ol li estas. Ĉefon de distrikto, li nomas direktoro kaj kolonelo en civilaj
vestoj prezentiĝas kiel generalo.
\a{3.6}Estis tamen malfacila kazo pri mi.
\a{3.7}Vi scias ke mi estas skribisto ĉe la General Marine and Shipbuilding
Company, tiel ke li havas nenion al kio eblas alkroĉi. Neniu sankteco
estas en skribisto.
\a{3.8}Li estas tute nuda sur la mondo.
\a{3.9}Du sekundojn li pensis, ne pli, kaj prezentis min kiel `sinjoro
Laarmans de la Ĉarpentaj Ŝipkonstruejoj'.
\a{3.10}Li opinias nian anglan firmanomon tro longa por memori kaj ankaŭ tro
preciza. Ĉar li scias ke en la tuta urbo ne estas granda firmao de kiu ne unu
el liaj amikoj konas iun de la direkcio kiu senprokraste povus informi pri mia
sociala sensignifeco. `Skribisto' neniam enkapiĝus en lin, ĉar tio estus mia
mortverdikto.\rim{kun - laŭ (M), mortverdikto?} Kaj plue mi do mem devas elŝiri
min el la batalo. Li donis tiun maŝkirason al mi, sed pli li ne povis fari.
\a{3.11}`Do, la sinjoro estas inĝeniero,' demandis viro kun oraj dentoj kiu
sidis apud mi.
\a{3.12}`Inspektoro,' tuj diris mia amiko Van Schoonbeke, kiu scias ke
inĝeniero ian teknikan altlernejon, diplomon kaj tro multajn sciojn
inkluzivas por, ĉe la unua konversacio, ne embarasi min.
\a{3.13}Mi mem ridis, por kredigi ilin ke tio krome ankaŭ inkludas iom da
sekreto kiu eble malkaŝiĝos je konvena tempo.
\a{3.14}Ili ŝtele rigardis mian kostumon kiu estis bonŝance preskaŭ nova
kaj povus esti akceptebla, kvankam ĝi havas malmultan fasonon, kaj
post tio ili ignoris min.
\a{3.15}Unue ili parolis pri Italio, kie mi neniam estis, kaj mi travojaĝis kun
ili la tutan landon de Mignon: Venecio, Milano, Florenco, Romo, Napolo, Vezuvio
kaj Pompeo. Mi ja\rrim{wel} foje legis pri tio, sed por mi Italio restas nur
supraĵo sur la mapo, do mi silentis. Pri la arttrezoroj neniom estis dirata,
sed la Italaj virinoj estas belegaj kaj plenaj de pasio.
\a{3.16}Kiam ilin tedis tio, ili priparolis la malfacilan situacion
de propruloj. Multaj domoj estis neloĝataj kaj ĉiuj deklaris ke iliaj
luantoj pagas neregule. Mi volis protesti, ne nome de miaj luantoj, ĉar tiujn
mi ne havas, sed tial ke ĝis nun mi mem pagis ĉiam ĝustatempe, sed temis
jam pri iliaj aŭtoj: kvar- kaj sescilindraj, garaĝtarifoj, benzino kaj
lubrikoleo, aferoj pri kiuj mi kompreneble ne povas kanti kanton.
\a{3.17}Kaj nun oni donis resumon pri tio, kio okazis dum la pasinta semajno
en la familioj kiuj estas menciindaj.
\a{3.18}`Do la filo de Gevers edzinigis la filinon de Legrell,' diras unu.
\a{3.19}Tio ne estas sciigita kiel novaĵo, ĉar ĉiuj jam scias tion escepte min,
kiu neniam sciiĝis pri la novedzino nek pri la novedzo, sed pli ĝuste kiel
punkto de proklamo pri kiu oni devas voĉdoni. Ili donas sian aprobon aŭ
malaprobon laŭ tio ĉu ambaŭ partioj kunportis egalpezan riĉaĵon aŭ ne.
\a{3.20}Ĉiuj samopinias, tiel ke tempo ne estas malŝparata per diskuti.
Ĉiu el ili nur eldiras komunajn opiniojn.
\a{3.21}`Do Delafaille eksiĝis\rim{eksiĝi esti...?} kiel prezidanto de la
Komerca Ĉambro.'
\a{3.22}Mi neniam sciiĝis pri tiu viro, sed ili scias ne nur ke li ekzistas kaj
eksiĝis, sed plej ofte ili scias la veran motivon: oficiala malfavoro kaŭze de
bankroto, iu sekreta malsano, skandalo kun edzino aŭ filino, aŭ kelkfoje motivo
estas ke li simple tediĝas.
\a{3.23}Tiu `journal parl\'e' okupas la plej grandan parton de la vespero kaj
estas la plej embarasa periodo por mi, ĉar mi devas limigi min per kapjesi,
ridi aŭ levi brovojn.
\a{3.24}Jes\rim{Ja}, mi tie timegas daŭre kaj mi tie pli ŝvitas ol ĉe la mortado de patrino. Vi nun scias kiel mi suferis tiam sed tio
almenaŭ haltis post unu nokto, kaj ĉe Van Schoonbeke rekomenciĝas ĉiun semajnon kaj la pasinta ŝvitado ne malpliigas tion, kion mi ankoraŭ
devos travivi.\rim{??}
\a{3.25}Ĉar ili, ekster la domo de mia amiko, ne interrilatas kun mi\rim{omgang
hebben met=interrilati kun (M)}, ili ne povas memori mian nomon kaj en la
komenco nomis min laŭ ĉiuspecaj nomoj nur similaj al mia. Kaj ĉar mi ja ne ĉiam
povas admoni, per ĉiam rediri `pardonu, Laarmans', ili finfine decidis unue
rigardi mian amikon Van Schoonbeke kaj al li, kie mi ĉesidas, diri `via amiko
asertas ke la liberaluloj'. Kaj nur post tio ili rigardas en mia direkto. Tiel
la menciado de mia nomo superfluas. Kaj `via amiko' ankaŭ signifas ke tiu Van
Schoonbeke komencas havi strangajn amikojn.
\a{3.26}Verdire ili eĉ opinias ke estus pli bone se mi tute silentus, ĉar kiam
mi parolas ĉiam por unu el ili estas malfacila laboro. Pro ĝentileco al la
gastiganto unu devas doni al mi resumon pri la naskiĝo, la juneco, la studoj,
la edziĝo kaj la kariero de iu regiona famulo pri kiu ili nur volis diskuti la
entombigon.
\a{3.27}Mi ankaŭ abomenas restoraciojn.
\a{3.28}`La pasintan semajnon mi kun mia edzino manĝis skolopon en la Trois
Perdix en Diĵono.' \rim{snep? houtsnip: skolopo, watersnip: galinago, poelsnip:
marĉa skolopo}
\a{3.29}Kial li diras\rim{zegt, niet zei} ke lia edzino kunmanĝis, mi ne
komprenas.
\a{3.30}`Do eskapo kun via laŭleĝa edzino, virego,' diras aliulo.
\a{3.31}Kaj post tio ili eknomas restoraciojn, la unu kontraŭ la alia, ne nur
en Belgujo sed ĝis malproksime en la eksterlando.
\a{3.32}La unuan fojon, tiam kiam mi ne jam estis tiel timema, mi opiniis ke
ankaŭ mi citu unu, kiu estas en Dunkirko. Antaŭ jaroj lerneja kamarado diris al
mi ke li tagmanĝis tie, je sia postedziĝa vojaĝo. Kaj mi memoris, ĉar ĝi havas
la nomon de fama kaperisto.
\a{3.33}Mi havis mian restoracion preta kaj atendis favoran okazon.
\a{3.34}Sed ĉifoje ili priparolis pri Saulieu, Diĵono, Grenoblo, Digne, Grasse
kaj evidente estis survoje al Nico kaj Montekarlo tiel ke mi do ĝene povis
nomi Dunkirkon. Tio impresus kiel iu kiu subite nomas Tilburgon kiam la
restoracioj de la Riviero estas nomataj.
\a{3.35}`Kredu aŭ ne, sed la pasintan semajnon mi manĝis en Rueno, en la
Vieille Horloge, kontraŭ tridek frankoj, diversajn antaŭmanĝaĵojn, omaron,
duonan kokinon kun trufoj, fromaĝon kaj deserton,' subite estis deklarita.
\a{3.36}`Ĉu tiu omaro ne estis enladigita japana krabo?' demandis iu.
\a{3.37}`Kaj ĉu viaj trufoj hakita prostato?'
\a{3.38}Rueno ne estas malproksima de Dunkirko kaj tio estis unika eblo, kiu
estu uzita. Tial mi uzis la unuan silenton kaj subite diris `Ankaŭ la Jean-Bart
en Dunkirko estas bonega'.
\a{3.39}Malgraŭ tio, ke mi tiom preparis min, mi ektimis pro mia propra
voĉo.
\a{3.40}Mi mallevis la okulojn kaj atendis la efikon.
\a{3.41}Bonŝance mi ne deklaris ke mi estis tie en la lastaj semajnoj, ĉar tuj
unu diris ke tiu Jean-Bart ne plu ekzistas jam proksimume tri jarojn kaj ke ĝi
nun estas kinejo.
\a{3.42}Jes, ju pli mi diras, des pli bone ili komprenas ke mi ne nur ne havas
aŭton, sed ankaŭ neniam havos unu. Silentado do estas necesa, ĉar ili komencas
atenti min kaj supozeble demandas sin kiel Van Schoonbeke decidis ekgastigi
min. Se ne estus por mia frato, kiu pro Van Schoonbeke kelkfoje ekhavas
pacientojn, mi jam antaŭlongtempe estus sendinta diablen la tutan kunularon.
\a{3.43}Ĉiun semajnon mi pli bone komprenis ke mi estas por mia amiko ĝena
protektato kaj ke tiel ĉi ne plu eblas, kiam li demandis al mi la pasintan
merkredon ĉu mi ŝatus fariĝi reprezentanto de granda Nederlanda firmao. Estas
tre entreprenemaj homoj, por kiuj li ĵus gajnis\rim{?, maar `gajninto' is
`winnaar', dus zal wel goed zijn. Venki=overwinnen.} grandan proceson. Mi povus
ekhavi la agentecon tuj. Sufiĉus ke li rekomendus min, kaj por tio li volonte
estis preta. Mono ne necesus.
\a{3.44}`Pensu pri tio,' konsilis li. `Multo estas gajnebla kaj vi estas la
ĝusta viro.'
\a{3.45}Tio estis ja iomete impertinenta de li, ĉar mi opinias ke neniu
opiniu min konvena antaŭ ol mi opiniis min konvena. Sed tamen ĉarme estas
ke li sen ajna kondiĉo donis al mi okazon por demeti mian simplan
vestaron de skribisto ĉe la General Marine and Shipbuilding Company kaj
nenial fariĝi negocisto. Tiel liaj amikoj probable\rrim{wel} per si mem
forigos kvindek procentojn da sia aroganteco. Kun ilia iometa mono!
\a{3.46}Mi ankaŭ demandis pri kio liaj amikoj negocas.
\a{3.47}`Pri fromaĝo,' diris mia amiko. `Kaj tio ĉiam
marŝas\rim{marcheren?: bonvendiĝi, prosperi. Kiel marŝas la aferoj? (M)},
ĉar ĉiel la homoj devas manĝi'.
%---------------------------------------------------------------------------
\cxapitro{IV}
\ax{Fromaĝo}{4.1}En la tramo, veturante hejmen, mi sentis min jam tre alia
homo.
\a{4.2}Vi scias ke mi estas preskaŭ kvindekjara kaj mia tridekjara servuteco
kompreneble stampis min.
\a{4.3}Skribistoj estas humilaj, multe pli humilaj ol laboristoj kiuj, per
ribelemeco kaj unueco, eldevigis iom da respekto. Oni eĉ diras ke en Rusujo ili
estiĝis la mastroj. Se tio veras tiam ili meritas, mi opinias. Cetere ŝajnas
ke ili aĉetis tion per sia sango. Sed skribistoj kutime estas malmulte
specialitaj kaj harmonias tiel bone ke eĉ viro kun longa sperto estas
piedbatata al sia kvindekjara lojala pugo kaj anstataŭata per iu alia kiu estas
same bona kaj pli malmultekosta.
\a{4.4}Pro tio ke mi havas infanojn, mi zorge evitas ekhavi disputon kun
fremduloj, ĉar ili povas esti amikoj de mia patrono. Do en la tramo mi iom
lasas forpremi min kaj ne faras tro indigne kiam iu tretas miajn piedfingrojn.
\a{4.5}Sed tiun vesperon, ĉio ĉi estis indiferenta al mi. Tiu fromaĝrevo ja
realiĝos, ĉu ne?
\a{4.6}Mi sentis ke miaj okuloj jam disvastigas pli firman rigardon kaj
enpoŝigis miajn manojn kun tia senĝeneco, kian mi tute ne konis antaŭ duona
horo.
\a{4.7}Veninte hejmen, mi tre kutimmaniere eksidis apud la tablo, supeis sen iu
vorto pri la nova ebleco kiu haviĝis al mi kaj ne povis ne interne ridi kiam mi
vidis kiel mia edzino kun sia kutima ŝparemo ŝmiris la buteron kaj tranĉis la
panon. Nu, ŝi ja ne povis supozi ke eble morgaŭ ŝi estos edzino de negocisto.
\a{4.8}Mi manĝis kiel ĉiam, ne pli multe aŭ\rim{?} ne malpli multe, ne pli
haste aŭ ne pli malrapide. Unuvorte, mi manĝis kiel iu kiu rezignacias pri tio
ke li devas kompletigi sian multjaran servistecon ĉe la General Marine and
Shipbuilding Company per nesciata nombro da jaroj.
\a{4.9}Tamen mia edzino demandis kio okupas min.
\a{4.10}`Kio {\em okupus} min?' redemandis mi.
\a{4.11}Kaj post tio mi komencis korekti la lernejajn taskojn de miaj du
infanoj.
\a{4.12}Mi malkovris grandegan eraron en participe pass\'e kaj korektis
tiun tiel elegante ke mia fileto mirigite suprenvidis.
\a{4.13}`Kial vi tiel rigardas, Jan?' demandis mi.
\a{4.14}`Mi ne scias,' ridis la knabo, kun interrilata rigardo en la direkto
al\rim{PIV} mia edzino.
\a{4.15}Ankaŭ li do ŝajnis rimarki ion en mi. Jen mi, kiu ĉiam pensis povi
majstre kaŝi siajn sentojn. Tamen mi penu\rim{M} lerni tion, ĉar en la komerco
tiu certe povos bone servi al mi. Kaj se mia vizaĝo estas tiel simple legebla,
tiam dum la `journal parl\'e' ĝi devas ofte legigi murdon kaj mortigon. \rim{?}
\a{4.16}La geedzan liton mi opinias la plej oportuna loko por diskuti pri
seriozaj aferoj. Tie almenaŭ oni estas sola kun sia edzino. La litkovriloj
mallaŭtigas la voĉojn, la mallumo akcelas la pripenson kaj pro tio ke oni ne
povas vidi unu la alian, neniun el ambaŭ influas la emocio de la
kontraŭpartio. Tie ĉio estas sciigata, kion oni ne bone kuraĝas diri
malfermviziere kaj do tie estis ke mi, kiam mi kuŝis bone sur mia dekstra
flanko, post enkonduka silento, diris al mia edzino ke mi iĝos negocisto.
\a{4.17}Pro tio ke dum multaj jaroj ŝi nur aŭdis trivialajn konfidencojn,
ŝi igis min rediri tion kaj atendis pli detalan eksplikon kiun mi al ŝi
donis per trankvilaj, klaraj, mi do jam diras `aferecaj' terminoj. En kvin
minutoj ŝi akiris resumon pri la amikaro de Van Schoonbeke, pri ilia
senafekta, nevolata malestimigo, kaj pri la propono kun kiu li sendis min
hejmen tiel neatendite.
\a{4.18}Mia edzino aŭskultas atente, ĉar ŝi kuŝadis tiel kviete kiel muso,
sen tuseti aŭ sin turni. Kaj pro tio ke mi silentis, ŝi demandis kion mi
intencas kaj ĉu do mi rezignos mian oficon ĉe la General Marine and
Shipbuilding Company.
\a{4.19}`Jes,' diris mi malzorge, `Tio efektive\rrim{wel} estas necesa. Estante
skribisto ie kaj krome fari negocon por si mem, tio ja ne eblas? Ĉi tie indas
kuraĝa decidado.'
\a{4.20}`Kaj vespere?' estis demandita, post nova silento.
\a{4.21}`Vespere malhelas,' diris mi.
\a{4.22}Tio estis trafo, ĉar la lito knaris kaj mia edzino turnis sin kvazaŭ
ŝi decidis ke ŝi lasos per mia negocisteco min sufoki. Mi do devas
malrigidiĝi per mi mem.
\a{4.23}`Kion vespere?' diris mi krude\rim{maar snauwen is krude paroli}.
\a{4.24}`Vespere negoci,' persistis ŝi. `Kiaj negocoj estas?'
\a{4.25}Mi nun devis konfesi ke estas pri fromaĝo. Estas strange, sed mi
opiniis tiun artiklon iom naŭza kaj iom ridinda. Mi preferus povi
negocisti pri io alia, ekzemple florbulboj kaj elektraj ampoloj, kiuj do
ankaŭ estas karakterize Holandaj. Eĉ haringon, sed prefere sekigitan, mi
vendus kun pli da diligenteco ol fromaĝon. Sed tiu nordNederlanda
firmao\rim{`Trans la Moerdijk': norda Nederlando.} ne povis, pro mi, ŝanĝi
sian metion, tion mi ja komprenis.
\a{4.26}`Stranga artiklo, ĉu vi ne tiel opinias?' demandis mi.
\a{4.27}Sed tiel mia edzino ja ne opiniis.
\a{4.28}`Tio ĉiam marŝas,' kredis ŝi, precize tiel, kiel Van Schoonbeke
diris.
\a{4.29}Tiu kuraĝigo min bonigis kaj mi diris ke mi irigos al la diablo la
General Marine and Shipbuilding Company jam la sekvan matenon. Mi
ĉiaokaze\rim{nepre?} volis iri al oficejo por adiaŭi miajn kolegojn.
\a{4.30}`Sed komencu do peti tiun agentecon,' opiniis mia edzino. `Post tio
ĉiam vi povos decidi kion vi faru. Vi ŝajnas ja freneza.'
\a{4.31}Tiu lasta estas tre senrespekta al\rim{tegenover} komercisto, sed la
konsilo estis bona. Cetere, kvankam mi \rrim{wel} diris tion, mi ja ne farus.
Se oni havas edzinon kaj infanojn tiam oni devas esti duoble singarda.
\a{4.32}La sekvantan tagon mi iris al mia amiko Van Schoonbeke por demandi la
nomon kaj la adreson, krom tio ankaŭ rekomendvorteton kaj ankoraŭ tiun saman
vesperon mi skribis bravan aferecan leteron al Amsterdamo, unu el la plej bonaj
leteroj, kiujn mi iam skribis. Mi iris enpoŝtigi ĝin mem, ĉar ion tian oni ne
povas konfidi al nekoncernuloj, ankaŭ ne al siaj propraj infanoj.
\a{4.33}La respondo ne forrestis. Ĝi venis tiel baldaŭ ke min ektimigis ĝi,
estis telegramforme: `Atendas vin je la dekunua morgaŭ centra oficejo
Amsterdamo. Vojaĝkostoj kompensotaj.'
\a{4.34}Mi nun devis trovi ion por ne devi iri al oficejo la sekvan tagon kaj
mia edzino sugestis entombigon. Sed tio al mi ne plaĉis tial ke mi tiel ĵus,
pro la entombigo de mia patrino, restis hejme unu tutan tagon. Pro ajna kuzo
oni malfacile forrestas de oficejo, almenaŭ ne unu tutan tagon.
\a{4.35}`Tiukaze diru ke vi estas malsana,' diris mia edzino. `Vi povas jam
prepari tion hodiaŭ. Estas sufiĉe da gripo en la urbo.'